26/02/2021
La ĵurnalistino denuncis en sia blogo la enlandan koruptadon en la mediteranea arkipelago. Ŝi mortis en atenco per bomb-veturilo en 2017.
Du viroj estis arestitaj merkredon 24an de februaro, pro kompliceco en la murdo en 2017 de Daphne Caruana Galizia, malta ĵurnalistino, kiu enketis pri koruptado, anoncis juĝisto. Robert Agius kaj Jamie Vella estas suspektitaj, ke ili provizis la bombon, kiu eksplodigis la veturilon de la malta ĵurnalistino.
Ambaŭ viroj estas konataj de la polico pro iliaj ligiloj kun la organizita krimo en la arkipelago. Ambaŭ suspektatoj 37-jaraj estis arestitaj merkredon, kune kun du aliaj personoj, pro la murdo en 2015 de advokato nomita Carmel Chircop.
Returniĝo de unu el la akuzitoj
En decembro 2017, tri viroj kun dika krimdosiero – la fratoj Alfred kaj George Degiorgio, kaj Vincent Muscat – estis arestitaj kaj kulpigitaj. Ili estas suspektitaj pri fabrikado, metado kaj eksplodigado de la mortiga bombo.
Mardon, Vincent Muscat subite agnoskis sian kulpecon dum prepara aŭdienco, kaj estis kondamnita je 15 jaroj da malliberejo fare de la tribunalo de La-Valeto. Temis pri la unua kondamno en tiu afero, kiu tiam ŝokis Malton kaj la tutan mondon.
Tiu returniĝo kondukis al la arestado, mardon, de Jamie Vella kaj Robert Agius. Ili ambaŭ estis arestitaj en decembro 2017, sed liberigitaj. Merkredon, ili ambaŭ asertis sian senkulpecon.
/image%2F0553642%2F20210226%2Fob_eeaa2c_malta-map.png)
/image%2F0553642%2F20210226%2Fob_c56d1a_ob-b6be8d-20461319.jpg)