Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 février 2021 7 14 /02 /février /2021 22:23

14/02/2021

Bildo: Laŭ multaj personoj, la tunizia revolucio de 2011 ebligis ŝanĝi la pensmanieron koncerne religion. Ĉi tie, Tunizianino partoprenas manifestacion, kiu markas la datrevenon de la arabaj printempoj kaj kontraŭ la policaj perfortoj, la 30an de januaro 2021 en Tunizo.  

Laŭ la lasta studaĵo de Arab Barometer, la religia sento malkreskas en la tuta araba mondo. Realigita ĉe 25 000 personoj en dek landoj de la araba mondo, tiu opinisondo montras, ke la parto de la loĝantaro, kiu prezentiĝas kiel ne-religia eĉ superas 45% ĉe la personoj inter 18 kaj 29-jara en Tunizio. Tio ŝajne estas konsekvenco de la Konstitucio de 2014.

La konstitucio garantias konsciencan liberecon, kaj ŝajne favoris kreskadon de libereco koncerne religion. Laŭ Abderrazak Sayadi, profesoro pri komparaj religio kaj civilizo, tio estas signo de demokratia progreso:  

«Tio estas laŭ mi demokratia maturiĝo. Nuntempe, la junuloj aŭdacas defii religian tabuon kaj aserti: "nu, mi ne estas religiulo, mi ne praktikas", aŭ "jes mi estas ateisto". Aliparte Tunizio estas la sola araba lando, kiu permesas asocion, kiu klare aktivas por ateismo. Tio ne ekzistas en la aliaj islamaj landoj».       

La revolucio estis katalizilo al malfermado, laŭ Healkikka. «Jes, tio ebligis ian liberecon pri esprimo kaj opinio». «Ĉu vi difinas vin kiel religiulon?» «Ne vere, mi prefere difinas min kiel spiritulinon», respondas la studentino.       

Laŭ Aziz, eĉ por la junaj praktikantoj, la ebleco deklari sin kredanto aŭ ne-kredanto, konfirmas malfermiĝon. «Mi estas religiulo, islama, asertas la junulo 19-jara. Jes tio estas ia libereco. Kvankam Tunizio estas islama lando, ĉiu povas kredi pri kio li deziras».

La alveno sur la politika scenejo de partioj, kiuj sin deklaras islamaj rapidigis la religian seninteresiĝon, laŭ Abderrazak Sayadi. «Mi opinias, ke je certa momento, la junuloj kredis, ke la religiaj partioj estas pli puraj aŭ pli piaj, sed ili poste vidis ilin fari: ili fakte ne estis malsamaj ol la aliaj partioj, asertas la universitatano. Tio estigis ĉe la junularo veran kaj profundan forpuŝon, inkluzive de la religia praktiko kaj de la religio mem».

Kiam oni aĝas inter 18 kaj 30 jara, la prioritatoj devige ne estas pieco kaj religio.                  

24/09/2019

Araba mondo: Laŭ opinisondo, ateismo progresas ĉe la araba junularo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/09/araba-mondo-lau-opinisondo-ateismo-progresas-ce-la-araba-junularo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }