Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 février 2021 1 08 /02 /février /2021 16:54

08/02/2021

Katastrofo okazis pasintan dimanĉon 7an de februaro en Utarakando. Pro la klimata varmiĝo, parto de glaĉero falis en riveron, kaŭzante cunamon en la montoj.

Dimanĉon 7an de februaro matene, subitaj kaj teruraj inundoj detruadis regionon de Himalajo situintan almonte de Riŝikeŝo, en la barata ŝtato Utarakando. «Ĉirkaŭ la 10-a horo, rapidega superakvo okazis pro la falo de parto de glaĉero en la riveron Riŝigangon, kio pliigis la volumenon de akvo el eksponenciala maniero», menciis dimanĉon vespere Indian Express, dum la provizara bilanco elvokis almenaŭ sep mortintojn kaj du cent malaperintojn. La Riŝigango estas alfluaĵo de la Daŭligango, kiu mem ĵetiĝas en la Gangon.

(…)

La loko, kiun kelkaj komparas al «montara cunamo», troviĝas ĉirkaŭ tridek kilometrojn for de Ĉinio. La landlima polico, mobilizita por savoperacoj, kunorganizita kun paramilitistoj specialigitaj pri naturaj katastrofoj, komencis elakvigi korpojn kaj atendas «ĉirkaŭ 150 mortintojn», mencias Hindustan Times.              

Alarmo estis jam lanĉita en 2019 

Laŭ spertuloj cititaj de Times of India, la rompiĝo de la barata glaĉero estas «rezulto de la klimata ŝanĝiĝo en la Himalaja regiono, kiu pli rapide varmiĝas ol la aliaj montaraj regionoj en la mondo. Alarmo jam estis lanĉita en raporto publikigita en septembro 2019 fare de la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ)».

«La malantaŭeniro de la glaĉeroj kaj la degelo de la permafrosto ŝajne reduktas la stabilecon de la montaraj deklivoj kaj pliigas la nombron kaj la aeron de la glaĉeraj lagoj», alarmis tiu dokumento. «La terglitoj kaj la inundoj, kiuj rezultas de tio, kaj la eventoj, kiuj multobliĝas, okazos ankaŭ tie, kie neniam ekzistis precedencoj», ĝi aldonis.      

Tiujn lastajn tagojn, «neniu pluvo estis registrita» en la valo de Riŝigango, kio konfirmas la aserton, ke ja la klimata varmiĝo estas la kaŭzo de la katastrofo. «La kreskanta uzado de strukturoj el armita betono anstataŭ tradicia konstruado el ligno kaj ŝtonoj aliparte kreskigas la riskojn», substrekas la ĵurnalo.

Dimanĉon malfruvespere, unua ekspliko pri la falo de parto de glaĉero en la riveron estis elvokita. La rompiĝon eble kaŭzis glaĉera lago situinta sub la koncernata glaĉero, kaj kiu malpleniĝis subite. De antaŭ jaroj, la specialistoj gurdas, ke en Himalajo, «pli ol 8 000 glaĉeraj lagoj ekzistas, inter kiuj 200 estas danĝeraj».

13/01/2020

Klimata varmiĝo: la vegetaĵaro floras sur la flankoj de Himalajo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/01/klimata-varmigo-la-vegetajaro-floras-sur-la-flankoj-de-himalajo.html

06/02/2019

Himalajo kaj Hindukuŝo : laŭ raporto, triono el la glacioj fandiĝos dum la 21-a jarcento

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/02/himalajo-kaj-hindukuso-lau-raporto-triono-el-la-glacioj-fandigos-dum-la-21-a-jarcento.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }