Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 février 2021 2 16 /02 /février /2021 22:33
Unu el la lastaj familioj de aborigenaj postvivantoj, en 1902

16/02/2021

El la 7 000 lingvoj parolataj sur nia planedo, la ekzistado de 50% el ili povus ĉesi fine de la jarcento. Specifa rigardo al la mondo malaperos kun ĉiu el ili.

Ĉiujare dekoj da lingvoj formortas. Koncerne plejparte de ili, nenio plu restos, kiam la lasta parolanto de la lingvo malaperos. Por lukti kontraŭ plena malapero de tiuj lingvoj, skipo de esploristoj de la CNRS kreis lingvan arkeon de Noa, nomita Pangloss. Guillaume Jacques, lingvisto ĉe la CNRS, laboras kun tiu teamo. Li klarigas la tri ĉefajn kialojn, kiuj malaperigas la lingvojn. 

La klimata varmiĝo 

« Aparte alarma por la lingvistoj estas, ke la regionoj de la mondo, kiuj posedas la plej grandan lingvan diversecon estas precize tiuj, kiuj plej suferos pri la klimata ŝanĝiĝo ».

Guillaume Jacques, esploristo pri lingvistiko, CNRS

4 % el la monda loĝantaro parolas 97% el la lingvoj, kaj inverse, duono el la homoj parolas nur ĉirkaŭ dudek lingvoj. Tiuj ĉi lastaj estas pli malfortikaj kaj minacitaj je formorto, ĉefe tiuj, kiuj estas tradicie buŝaj, parolataj en malgranda kaj limigita regiono. Aparte en Papuo, lulilo de centoj da lingvoj. Tiuj insuloj estas pli riĉaj je lingvoj ol tutaj kontinentoj. Sed ilia teritorio estas rekte minacita de la akvo-leviĝo. Kelkaj loĝantoj jam komencis migradi kaj ilia lingvo perdiĝas en la lingvo de ilia nova medio.     

Ankaŭ la lingvistika diverseco de Amazonio, aŭ de Niĝerio kun 500 lingvoj estas draste tuŝataj de la klimata ŝanĝiĝo.

La kultura hegemonio 

Dum la lastaj jarcentoj, pluraj landoj provis malaperigi la lingvon de kelkaj populacioj.

« Francio tute ne estas senkulpa, sed tio ĉefe okazis en Usono kaj Aŭstralio. Ili kreis internulejojn por disigi la infanojn for de siaj gepatroj, ke ili forgesu sian lingvon. Tio estis ja la celo. Tio okazis fine de la 19a jarcento, kaj plu ekzistis en la 1950-1960-aj jaroj »

Guillaume Jacques, esploristo pri lingvistiko, CNRS

La malapero de lingvo povas esti ankaŭ la rezulto de procezo apriore pozitiva, kiel alfabetigo, kiu valorigas lingvojn malfavore al aliaj, aŭ la ambicio pri lerneja sukceso.  

« En Ĉinio specife, ĉiuj homoj deziras, ke iliaj infanoj sukcesu en la lernejo, kaj tio ne estas riproĉinda, sed la problemo estas, ke la tradiciaj lingvoj plu havas nek intereson nek agnoskon. Ili tamen povas studadi en la tibeta, mongola, ktp. sed tiu kursaro estas malpli valorigita ».  

Guillaume Jacques, esploristo pri lingvistiko, CNRS  

La koloniado 

Post la konkero de teritorio, la loĝantaro spertas dulingvisman fazon : la tradicia lingvo estas uzata en privata vivo, kaj tiu de la konkerinto fariĝas nacia lingvo. Tio okazis ekzemple por la gaŭla lingvo, el kiu plu restas kelkaj vortoj en la franca.

« La formorto de la gaŭla lingvo estis iom-post-ioma. Dulingvismo estis sufiĉe ĝeneraligita kaj iom post iom la homoj forlasis la gaŭlan lingvon, kiu eble aperis kiel kampara lingvo, malpli prestiĝa ol la latina lingvo ».         

Guillaume Jacques, esploristo pri lingvistiko, CNRS

Parto de la historio de populacio mortas samtempe ol ties idiomo. Kelkaj mallongaj tekstoj en la gaŭla estas trovitaj sed ili ne sufiĉas.

« Ni ŝatus scii, kion pensis la Gaŭloj. Sed ĉio, kion ni scias devenas de la grekaj kaj romanaj verkistoj ».

Guillaume Jacques, esploristo pri lingvistiko, CNRS

Pro la koloniado, la masakroj, la genocidoj… tutaj popoloj malaperis kaj siaj lingvoj kun ili. Kiel en Tasmanio, komence de la 19a jarcento. En preskaŭ 30 jaroj, preskaŭ ĉiuj aborigenoj estis mortigitaj. Ni preskaŭ nenion scias pri iliaj lingvoj.

Por konservi spurojn de tiuj lingvoj, kaj estas ankoraŭ tempo, esploristoj lanĉis gigantan projekton nomitan Pangloss. Ili kolektas kaj registras tiujn lingvojn, por krei arkeon de Noa de la minacitaj lingvoj, kiel heredaĵo al la estontaj generacioj.          

neniammilitointerni - dans Kulturo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }