Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 février 2021 2 23 /02 /février /2021 21:59

23/02/2021

Hontinda nombro !

De post 2010, jaro kiam la Mondpokalo 2022 estis atribuita al Kataro, 6 500 migrantaj laboristoj mortis en la multaj konstruejoj kaj dum renovigado de la kataraj stadionoj, raportas la ĵurnalo The Guardian. Laŭ pluraj registaraj informfontoj, dek du laboristoj averaĝe mortas ĉiusemajne. Ili originas de Srilanko, Pakistano, Barato, Bangladeŝo kaj Nepalo. Varmego spertita dum granda parto de la jaro, vundoj kaŭzitaj de falo, kaj koraj malsufiĉoj estas la ĉefaj kaŭzoj de la mortoj.

Fronte al la kolero de la familioj, la katara registaro provis trankviligi la situacion. «La morta procento en tiuj komunumoj respondas al konjektita nombro rilate al la dimensio kaj demografio de la populacio. Tamen, ĉiu morto estas tragedio, kaj nenia strebo estas domaĝita por provi evitadon de ĉiu morto en nia lando», deklaris la porparolanto de la registaro.

Ankaŭ la FIFA provis defendi sin memorigante, ke «la aranĝoj efektivigitaj sur la konstruejoj pri sano kaj sekureco estas tre striktaj». «La ofteco de akcidentoj sur la konstruejoj de la Mondpokalo de la FIFA estis malalta kompare kun aliaj grandaj projektoj en la mondo»

Do, nenia problemo !?

25/08/2020

Laŭ Human Rights Watch (HRW), Kataro ne respektas la rajtojn de la migrantaj laboristoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/08/lau-human-rights-watch-hrw-kataro-ne-respektas-la-rajtojn-de-la-migrantaj-laboristoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }