/image%2F0553642%2F20210224%2Fob_b973d9_251020-tenbis1eng.jpg)
24/02/2021
10bis, la israela branĉo de la nederlanda entrepreno de liverado de nutraĵvaroj Just Eat Takeaway.com, senigas siajn laboristojn je iliaj rajtoj sindikataniĝi. La liverantoj de nutraĵvaroj senhalte laboris dum la tuta pandemio de COVID-19, ebligante la vivtenadon de la nutraĵa sektoro, kaj respondante al la bezonoj de centoj da miloj da klientoj dum la pandemio. En oktobro 2020, duono el la liverantoj de 10bis sindikitaniĝintaj en la Histadrut, postulis garantion kaj agnoskon de siaj monkompensoj kiel elemento de siaj salajroj.
Sed la entrepreno provis malhelpi la sindikataniĝon, timigis la organizantojn, rifuzis intertraktadi kun la laboristoj kaj provis maldungi la estron de la entreprena komitato. Dum Just Eat Takeaway.com fanfaronis pri sia konduto koncerne sian agnoskon pri libereco krei aŭ aniĝi al sindikato laŭ elekto, ĝia efektivigo restas senefike kaj nuraj vortoj.
Kuniĝu kun ni por postuli de Just Eat Takeaway.com, ke ĝi metu finon al la kontraŭ-sindikata subpremado de 10bis, agnosku la entreprenan komitaton, komencu sinceran intertraktadon kaj rezignu pri la maldungo de la reprezentantoj de la laboristoj.
Kampanjo en Esperanto :
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=4784
/image%2F0553642%2F20210224%2Fob_fe55de_israel-poster-x-1.gif)
S° Jitse Groen, Ĝenerala Direktoro de Just Eat Takeaway.com
Mi estis ŝokita ekscii, ke via israela branĉo 10bis rifuzas agnoski la sindikataniĝon de siaj laboristoj – kvankam pli ol duono el la laboristoj sindikataniĝis ĉe la Histadrut.
La provo de 10bis malhelpi la organizadon, timigi kaj minaci la gvidantojn kaj reprezentantojn de la laboristoj dementas la kondutkodon de via entrepreno, kaj subfosas la deklaritajn valorojn de via entrepreno pri la libereco krei aŭ aniĝi al sindikato.
Mi petas de vi, ke vi adoptu ĉiajn necesajn aranĝojn por meti finon al la kontraŭ-sindikata subpremado, agnosku la entreprenan komitaton kaj komencu tuj sincerajn intertraktadojn inter 10bis kaj la Histadrut.