Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 février 2021 3 17 /02 /février /2021 22:21
RODRIGO JIMÉNEZ / EFE

17/02/2021

En Hispanio, la kolero kontraŭ la polico kaj la hispana Ŝtato supreniris plian ŝtupon mardon vespere. Manifestacioj okazis en pluraj hispanaj urboj post la arestado samtage de la repisto  Pablo Hasél, kondamnita en 2018 je naŭ monatoj da malliberejo pro «apologio de terorismo», «insultoj» kaj «kalumnioj» kontraŭ la Monarkio kaj la hispana Ŝtato.

La repisto, kiu diskonigis mesaĝojn en Tviteron aŭ en paroloj de kantoj juĝataj ribelinstigaj, insultis la policistojn kaj akuzis ilin pri torturo kaj murdo. Li tiel referencis al armitaj organizaĵoj ekstremmaldekstraj kiel ETA. Post la tempolimo, la repisto kunvokita ĉe la polico rifuzis plenumi sian punon kaj rifuĝis ĉe la universitato de Lejdo, nord-oriente de Hispanio, kun grupo de simpatiantoj.

«Neniam ili silentigos nin, malgraŭ la represio», deklaris Pablo Hasél, pugnon levitan, dum li estis eskortita de la polico dum lia arestado. «Ja faŝista Ŝtato arestas min. Morton al la faŝista Ŝtato», aldonis la repisto 32-jara, rekte rigardante la televidajn kameraojn.             

Debato 

Liberesprimo fronte al la respekto de la monarkio, kiu volas restadi neŝancelebla: la afero estigas grandan debaton en Hispanio, kaj ĝenas la regantajn socialistojn. Mardon, la maldekstra partio Podemos, partnero en la koalicio, denuncis la arestadon de la repisto. Defensive, la registaro promesas «reformon», ke la «parolaj ekscesoj plenumintaj kadre de artaj manifestoj» ne plu koncernu la punkodon kaj ne konduku al enkarcerigo.

«Ni opinias, ke en ĉiuj okazoj, kiam temas pri liberesprimo, kaj se riskoj por la sekureco de la personoj ne ekzistas, reago de la Ŝtato ne taŭgas en demokratio», deklaris Carmen Calvo, hispana kun-Ĉefministrino.    

La repisto ricevis la subtenon de la kultura medio. Pli ol 200 famuloj, inter kiuj la reĝisoro Pedro Almodóvar kaj la aktoro Javier Bardem, jam subskribis artikolon por denunci «la glavon de Damoklo» super ĉiuj artistoj, kaj atencon kontraŭ liberesprimo. Ili tiel akuzis Hispanion agadi same kiel «Turkio aŭ Maroko».

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }