Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 février 2021 3 10 /02 /février /2021 22:12
AUGUSTIN / REUTERS

10/02/2021

Lundon 8an de februaro, la situacio pligraviĝis en Haitio, tagon post la denunco de la provo de puĉo kaj la arestadoj de ĉirkaŭ dudek opoziciuloj fare de la karibia prezidento, Jovenel Moïse.  

Sur la Marsa Parko de la ĉefurbo, Portoprinco, kiu rigardas al la prezidenta palaco, «perfortaj alfrontiĝoj okazis komence de la posttagmezo kun opoziciaj aktivuloj, kiuj ĵetis ŝtonojn al la policistoj. Tiuj ĉi, policistoj kaj militistoj, rebatis, pafante larmigajn gasojn kontraŭ la manifestaciantoj», raportas la retejo Haïti Press Network.

La streĉoj estas viglaj de post kiam miksita grupiĝo da asocioj kaj politikaj partioj postulas foriron de la prezidento. Ili kontestas la daŭron kaj do la findaton de lia mandato – 7an de 2021 laŭ ili, kontraŭ la 7an de februaro 2022 laŭ la prezidenta kampo.

Armeo de 400 homoj

Tiu koalicio «nomumis» la dojenon de Kasacia kortumo, Joseph Mécène Jean-Louis, kiel provizoran prezidenton. La ĉefa ĵurnalo de la lando, Le Nouvelliste, raportas :

«Dua tago de paralizado de la aktivecoj en Portoprinco kaj en pluraj provincaj urboj ĉi lundon 8an de februaro. […] La polico estas forte mobilizita interalie antaŭ la konstruaĵo de la Kasacia kortumo».

La haitia armeo subtenas la prezidenton Jovenel Moïse sed enkalkulas apenaŭ 400 homojn.  

La ĉefa parto de la sekureco en la lando estas garantiata de policistoj kun tre malbonaj salajroj, ofte koruptitaj, kaj kiuj devas fronti armitajn bandojn, kiuj vivtenas sin per forraboj. Tiu malsekureco akrigas la politikan malstabilecon: tiuj bandoj eĉ kapablas, konforme kun siaj interesoj, favori elekton kaj defalon de la prezidentoj.       

Laŭ Olga Regueira, Hispanino, kiu loĝas en Haitio, kaj kiu laboris dek tri jarojn en pluraj organismoj pri kooperado, citita de El País América: «en Haitio, malstabileco ĉiam ekzistis, sed neniam tiom da armiloj estis posedataj de ĉiu loĝanto. 76 armitaj bandoj ĉeestas nun, nek politikaj nek ideologiaj, pli potencaj ol la Ŝtato».

La Parlamento ne plu ekzistas 

Des pli, ke la Ŝtato nun konsistas pli malpli en malfortiĝinta prezidento, kiu de post la komenciĝo de la jaro 2020 rifuzas kunvoki senatajn kaj deputitajn balotojn. La Parlamento do ne plu ekzistas. Jovenel Moïse regas nur per dekretoj. Kaj konstitucia konsilio, kies kreado estis antaŭvidita de reformo en 2011 plu estas kvazaŭ forlasita.  

El País América konkludas : «Haitio estas la lando de Latinameriko, kiu spertis la plej altan nombron de registaroj de post 1986, (defalo de la diktatoro Jean-Claude Duvalier), kun dudek ŝtatestroj». 

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }