Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 février 2021 4 18 /02 /février /2021 21:53

18/02/2021

La liverantoj kaj loĝistikistoj de FedEx-TNT senhalte laboris dum la tuta pandemio de COVID-19. Ili transportis neprajn varojn al niaj hejmoj, niaj malsanulejoj kaj magazenoj en malfacilaj kondiĉoj, por ke la mondo vivtenu sin.  

En januaro 2021, anstataŭ rekompenci ilian penigan laboron kaj ilian engaĝiĝon, FedEx-TNT informis la laboristojn el tuta Eŭropo, ke ĝi planas maldungi ĝis 6 300 el ili ĉi-jare.

La entrepreno provis pravigi tiun decidon kadre de la eniĝo de FedEx en la reto TNT, sed ĝiaj argumentoj ne estas konvinkaj.

Kuniĝu kun ni por postuli de FedEx-TNT, ke ĝi respektu siajn frontliniajn laboristojn anstataŭ foroferi ilin al sia profitavido. FedEx-TNT : ĉesigu tuj la maldungojn kaj respektu la adekvatan procezon kun la sindikatoj kaj la eŭropa entreprena komitato.

Retmesaĝo:

Kara Karen Reddington, prezidentino de FedEx Express Europe,

Kara Jaap Haasnoot, ĝenerala direktoro de Labor Relations Europe,

Mi ricevis informon, ke FedEx planas maldungi milojn da laboristoj en Eŭropo malgraŭ la fakto, ke ĝia neta profito preskaŭ triobliĝis.

Mi bedaŭrinde aŭdas, ke tio estas laŭ vi adekvata rimedo danki viajn laboristojn por ilia nekredebla engaĝiĝo kaj ilia kontribuado al via entrepreno dum tiu senprecedenca tutmonda pandemio.

Mi postulas de vi, ke vi urĝe reviziu viajn planojn kaj pruvu vian engaĝiĝon al tiuj personoj, kiuj ebligas la vivon de via entrepreno: ĉesigu tuj la maldungojn ;      

Daŭrigu adekvatan kaj pozitivan dialogon kun la sindikatoj kun plena partopreno de la eŭropa entreprena komitato, cele al eviti maldungadojn kaj ĉiajn damaĝojn de la laborkondiĉoj.        

Dum la pandemio de COVID-19, la dungitoj de FedEx-TNT faris pli ol sia devo por garantii la daŭrecon de la varbaj fluadoj kaj la konstanta fluado de viaj profitoj. Estas tempo komenci traktadi tiujn precipajn laboristojn kun la sama engaĝiĝo, kiujn siaflanke ili engaĝiĝis plenumi sian laboron.

Partnerece kun la Eŭropa federacio de la transport-laboristoj

kaj la Internacia Federacio de la transport-laboristoj.

La Eŭropa federacio de la transport-laboristoj (ITF) estas demokratia federacio, gvidata de siaj aliĝintoj kaj agnoskita kiel unua tutmonda aŭtoritato koncerne la transportan sektoron. Ĝi reprezentas 20 milionojn da laboristoj en la tuta mondo. La Internacia Federacio de la transport-laboristoj (ETF) estas tuteŭropa sindikata organizaĵo, kiu grupigas la sindikatojn de la transporta sektoro de Eŭropa Unio, de la Eŭropa ekonomia areo kaj de la landoj de Centra kaj orienta Eŭropo. ETF reprezentas pli ol 5 milonojn da laboristoj de la transporta sektoro venante de pli ol 200 sindikatoj de transporta sektoro kaj de 41 eŭropaj landoj.

https://www.youtube.com/watch?v=Y-Z5cLMJNcA

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }