Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 février 2021 7 21 /02 /février /2021 22:25

21/02/2021

La streĉo ne malintensiĝas. Sabaton  20an de februaro vespere en Barcelono, alfrontiĝoj kontraŭstarigis la policon kaj milojn da manifestaciantoj, kiuj protestis kontraŭ la enkarcerigo de kataluna repisto, por la kvina sinsekva nokto.

Tiu serio de manifestacioj komenciĝis mardon post la arestado kaj la enkarcerigo de Pablo Hasél, 32-jara, kondamnita je naŭ monatoj da malliberejo pro pepaĵoj, en kiuj li insultis la monarkion kaj la justicon, kaj ankaŭ pro apologio de terorismo.      

Sabaton vespere, la polico sin deplojadis amase en la stratoj de Barcelono kaj Madrido, provante eviti perfortojn. La kolizioj komenciĝis, kiam pluraj miloj da manifestaciantoj ekpaŝis al la polica sidejo. La protestantoj ĵetis botelojn kaj petardojn al policistoj, kiuj sturme rebatis sur fono de flamigitaj barikadoj. Kelkaj ribelantoj rompis vitrinojn laŭlonge de la avenuo Passeig de Gràcia, unu el la grandaj komercaj avenuoj de Barcelono, prirabante butikojn de luksaj vestaĵoj. Ili ankaŭ atakis la konstruaĵon de la Borso de Barcelono kaj flamigis plurajn motorciklojn. 

Ĉirkaŭ cent personoj estis arestitaj 

La regiona polico menciis, ke naŭ personoj estis arestitaj en la manifestacioj en Katalunio, inter kiuj ses en Barcelono. Kaj laŭ la regionaj helpservoj, ses personoj estis vunditaj, el kiuj du en Barcelono.

En Madrido, ĉirkaŭ 400 personoj kolektiĝis centre de la urbo, sub forta polica ĉeesto, por skandi sloganojn kiel «liberigu Pablo Hasél» kaj kunfrapi kadence la manojn.  

Kolektiĝoj de kelkaj centoj da personoj ankaŭ okazis komence de la vespero en Malago, Kordovo kaj Sevilo (sude), laŭ la lokaj mediatoj. Sume, preskaŭ cent personoj estis arestitaj de post mardo 16a de februaro kaj multaj estis vunditaj, inter kiuj policistoj kaj junulino, grave vundita ĉe okulo en Barcelono, post pafo de kaŭĉuka kuglo fare de la polico.

Plejparte el la manifestacioj komenciĝis en Barcelono, origina urbo de la repisto, kaj disvastiĝis al aliaj urboj en tuta Hispanio, inter kiuj Madrido, Valencio kaj Granado (sude)     

La perfortoj ankaŭ estigis politikan kverelon, akrigita de la dividoj en la registara koalicio, kiu grupigas la socialistojn de la Ĉefministro Pedro Sanchez kaj la maldekstran partion Podemos. Pedro Sanchez kondamnis la perfortojn, dum la gvidantoj de Podemos subtenas la manifestaciantojn.   

17/02/2021

Hispanio: kolero post la arestado de la repisto Pablo Hasél, la registaro estas ĝenata

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/02/hispanio-kolero-post-la-arestado-de-la-repisto-pablo-hasel-la-registaro-estas-genata.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }