/image%2F0553642%2F20210203%2Fob_8937ba_brazilo.jpg)
03/02/2021
Bildo: la malriĉuloj bezonas helpon ĝis la fino de la pandemio. Tio estas la mesaĝo gurdita de la sociaj movadoj, kiuj maltrankviliĝas pro la nuligo de la urĝa helpo pagita de la registaro. Pro la fino de la helpo, preskaŭ 27 milionoj da brazilanoj vivas en ekstrema malriĉeco.
En Brazilo, la malriĉeco kaj la sociaj neegalaĵoj denove pligraviĝas dum la pandemio. En 2020, la registaro de Bolsonaro konsentis monhelpon al la plej malriĉaj, sed tiu helpo estis interrompita fine de decembro. La konsekvenco estas, ke milionoj da personoj nun sinkas denove en mizeron, laŭ kolektivo de pli ol 200 NeRegistaraj Organizaĵoj (NROj) kaj sindikatoj, kiuj ĵus lanĉis alarmkrion.
La malriĉuloj bezonas monhelpon ĝis la fino de la pandemio. Tio estas la mesaĝo gurdita de la sociaj movadoj, kiuj maltrankviliĝas pro la nuligo de la urĝa helpo pagita de la registaro. Ili nun volas fari premon sur la Kongreso por restarigi tiun financan helpon, kaj rekte alvokas Arthur Lira, kiu estis ĵus elektita ĉe la prezidenteco de la Ĉambro de la deputitoj.
Daniela Orofino partoprenas tiun kampanjon: «Pro la fino de la helpo, preskaŭ 27 milionoj da brazilianoj vivas en ekstrema malriĉeco. Ili ne povas garantii vivteniĝon de siaj familioj. Havi preskaŭ 27 milionojn da malsataj brazilanoj ne estas elteneble».
Monhelpo je ĉirkaŭ 100 eŭroj estis pagita al la malriĉaj personoj dum kvin monatoj pasintjare, kaj estis poste duonigita. Sed nun Bolsonaro anoncis, ke la pago de tiu helpo ne plu eblas.
«Tio nomiĝas urĝa helpo. Nia ŝuldiĝa kapableco atingis limon. Mi bedaŭras, sed se tio daŭras, Brazilo bankrotos. Ni suferos inflacion, eksterkontrolan ekonomion, tio estos vera katastrofo», eksplikis Jair Bolsonaro.