Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 février 2021 5 19 /02 /février /2021 22:26
Foto: EYEPRESS VIA AFP

19/02/2021

Bildo: kolektiĝintaj antaŭ la ĉina ambasadejo en Birmo la 15an de februaro, manifestaciantoj svingas afiŝtabulojn, kiuj denuncas la subtenon de la ĉina prezidento Ŝji Ĝjinping al la milita ĵunto. 

La manifestacioj antaŭ la ĉina ambasadejo en Jangono multobliĝas. La protestantoj akuzas Ĉinion pri koluzio kun la birma milita ĵunto.

La manifestaciantoj, kiuj protestas kontraŭ la puĉo en Birmo kolektiĝis plurfoje antaŭ la ambasadejo de Ĉinio en Jangono por postuli ĉesigon de vendoj de armiloj de Pekino al la ĵunto, mencias la retejo de Radio Free Asia.

Tiuj protestoj intervenas post la publikigo de raporto de la NRO Justice for Myanmar («Justico por Birmo»), laŭ kiu «kvin grandaj ĉinaj naciaj kompanioj estas la plej ĉefaj provizantoj de armiloj al la birma armeo».

Inter 122 provizantoj, figuras la naciaj societoj China North Industries Group (Norinco), Aviation Industry Corporation of China (Avic), la China Aerospace Science and Technology Corporation (CASC), la China Aerospace Science & Industry Corporation (Casic), kaj la China National Aero-Technology Import & Export Corporation (Catic). Aliaj provizantoj estas Barato, Israelo, Rusio kaj Singapuro, kaj ankaŭ Nord-Koreio kaj Ukrainio.  

Ĉu la ĉina «Interreta armeo» estas je servo de la ĵunto ? 

Laŭ porparolanto de la NRO, citita de la radio, materialoj provizitaj de Norinco estas utiligitaj kontraŭ la manifestaciantoj. Kompanio «kiu ankaŭ ekspluatas en Birmo du kupro-minejojn en zonoj, el kiuj la loĝantoj estis elpelitaj», li aldonis.    

La manifestaciantoj akuzas Ĉinion, ke ĝi sendis sian «Interretan armeon» por interrompi la aliron al Interreto en Birmo. Onidiroj, laŭ kiuj Ĉinio konstruas nun Interretan «muregon», kaj ŝajne sendis soldatojn al Jangono, cirkulis en la sociaj retoj, kaj estas refutitaj de la ambasadoro de Ĉinio.

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }