Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 février 2021 1 15 /02 /février /2021 22:18
Diŝa Ravi, 21-jara medidefenda aktivulino

15/02/2021

En Barato, medidefenda aktivulino 21-jara estis arestita pasintan dimanĉon 14an de februaro pro ribelinstigo. Kia estas ŝia krimo ? Ŝi publikigis kaj dividis en Tviteron praktikajn informojn koncerne organizadon de pacaj manifestacioj favore al la hindaj agrikulturistoj. Tiu arestado atestas pri kreskado de la represio de la hinduisma naciisma registaro kontraŭ la nuna movado de la kamparanoj kaj pli ĝenerale kontraŭ ĉiuj medidefendaj aktivuloj.

Disha Ravi (Diŝa Ravi) estas unu el la fondintoj de la barata branĉo de «Fridays For future», «Vendredoj por la estonteco», la ekologiista movado lanĉita de la juna Greta Thunberg. Nome de tiu respondeco, tiu baratanino kompletigis kaj diskonigis slipon dividitan de la sveda aktivulino, kiu prezentas konsilojn al la Baratanoj por subteni la kamparanojn, kiuj manifestacias: ekzemple, sendi mesaĝon en Tviteron por esprimi opozicion al la nunaj agrikulturaj reformoj, aŭ skribi leteron al la deputitoj.

Sed laŭ la polico de Nov-Delhio, tiu kunorganizado kun fremdaj aktivuloj konsistigas komploton celantan lanĉi «militon ekonomian, socian kaj kulturan kontraŭ Barato». Laŭ la aŭtoritatoj, tio kontribuis al la perfortoj dum la manifestacioj de la 26a de januaro.

Diŝa Ravi, 21-jara, estas do la unua persono arestita, ĉar ŝi dividis tiun slipon. La aŭtoritatoj akuzas ŝin pri ribelinstigo kaj komploto kun separatistoj de Panĝabio, unu el la originoj de la kamparanoj, kvankam ŝi vivas je pli ol 2 000 kilometroj for de ĉi tie. La celo ŝajne estas malkredindigi la gigantan ribelon de centoj da miloj da agrikulturistoj, kiuj postulas de pli ol 6 monatoj nuligon de la liberalismaj reformoj de la agrikulturo.  

26/01/2021

Barato: la agrikulturistoj eniras Nov-Delhion kaj krias sian malesperon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/01/barato-la-agrikulturistoj-eniras-nov-delhion-kaj-krias-sian-malesperon.html

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }