Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 février 2021 6 27 /02 /février /2021 22:21
AFP

27/02/2021

Miloj da Alĝerianoj surstratiĝis en pluraj urboj por protesti kontraŭ siaj estroj kaj ties politika reĝimo.

Ĉu estas la fino de la interrompo de la manifestacioj pro sanitara kialo ? Miloj da defendantoj de la Hirak-movado ree surstratiĝis ĉi-vendrede en Alĝero, post jaro da interrompo de kolektiĝoj pro la pandemio de Covid-19. Tiu tago markas la rekomenciĝon de la grandaj semajnaj marŝadoj de kontraŭ-reĝima protestado en Alĝerio.       

Malgraŭ la malpermeso de kolektiĝoj pro sanitaraj kialoj, pluraj marŝadoj formiĝis komence de la post-tagmezo en la popolaj kvartaloj, interalie en Bab El Oued, kaj atingis la urbo-centron.  

Interveno de la policistoj 

«Tio estas grandioza. Tio similas al la grandaj vendredoj de la Hirako», konfidis protestanto, elvokante la semajnajn marŝadojn interrompitajn la 13an de marto 2020, pro la sanitara krizo.

La policistoj uzadis klabojn kaj larmigajn gasojn en granda vojo de la ĉefurbo, kiam manifestaciantoj entrudis polican barilon por atingi la Grandan Poŝton, simbolan lokon de la kontraŭ-reĝimaj manifestaciantoj, laŭ video publikigita en la retejo Interlignes.

La reveno de la sloganoj 

«Nek islama, nek laika, sed Hiraka», estis legeble sur afiŝtabulo svingita de la homamaso, kiu skandis «Ŝtato Civila, ne milita», precipa slogano de la kontestado.    

Policaj kamionoj stariĝis proksime de la ĉefaj placoj de la urbo-centro kaj filtrantaj bariloj estis instalitaj laŭ pluraj vojoj kondukantaj al la ĉefurbo. 

Pluraj urboj koncernataj 

En Alĝero, la manifestaciantoj ŝajnis malpli multnombraj ol pasintan lundon, kiam miloj da personoj marŝadis okaze de la dua datreveno de la Hirako, laŭ atestantoj.

Kolektiĝoj okazis ankaŭ en provinco, interalie en Beĵaja, Kabilio (nord-oriente) kaj en Orano (Nord-okcidente), kie grava aktivulo pri Homaj rajtoj, la universitatano Kadour Chouicha estis arestita, laŭ la Nacia komitato por la liberigo de la malliberuloj (NKLM).

22/02/2021

Alĝerio: du jarojn poste, Internacia Amnestio raportas denove pri la represio kontraŭ la Hirak-movado

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/02/algerio-du-jarojn-poste-internacia-amnestio-raportas-denove-pri-la-represio-kontrau-la-hirak-movado.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }