Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 février 2021 1 22 /02 /février /2021 22:15
AFP

22/02/2021

La Hirako memorfestas hodiaŭ sian 2an datrevenon. Sed se tiu popola movado estigis la foriron de Abdelaziz Bouteflika, la sistemo mem ne ŝanĝiĝis. La prezidento Abdelamaĝid Tebbun ja decidis pasintan ĵaŭdon pardoni al malliberuloj pro opinio, sed tiujn lastajn monatojn, la represio kontraŭ la manifestaciantoj de la Hirako kreskis, kiel priskribas Internacia Amnestio en raporto publikigita ĉi-lunde.

Kvankam Abdelmaĝid Tebbun anoncis je sia alveno ĉe la potenco, ke li estas malferma al dialogo kun la Hirak-movado, «la aŭtoritatoj daŭrigis subpremadon de la disidenteco, kaj persekutis dekojn da manifestaciantoj», skribas la aŭtoroj de la raporto.               

La Nacia komitato por liberigo de la enkarcerigitoj nombris almenaŭ 2 500 manifestaciantojn arestitajn de post februaro 2019. Inter ili, 350 estis detenitaj dum semajno aŭ pli, kaj ĝis tiuj lastaj tagoj 76 plu estas en malliberejo.

«De post la komenciĝo de la movado, la aŭtoritatoj arestis kaj arbitre detenis politikajn manifestaciantojn, ĵurnalistojn kaj blogistojn,  provante timigi kaj malinstigi ilin», denuncas Internacia Amnestio, kiu nombris tri kazojn da torturo kaj mistraktado.

Post la fino de la grandaj marŝadoj de la Hirako en la printempo 2020, la alĝeria potenco atakis interretajn enhavojn, emfazas la NRO, kiu dokumentis la kazojn de 73 personoj persekutitaj tiujn kvin lastajn monatojn, ĉar ili publikigis mesaĝojn, kiuj kritikas la aŭtoritatojn, precipe en Fejsbukon.

La raporto precizigas, ke tiuj mesaĝoj entenis nenian alvokon al perforto aŭ malamo. Malgraŭ tio, kelkaj aktivuloj estis kondamnitaj je longaj punoj kiel Dalila Touat, instruistino kaj aktivulino pri rajtoj de laboristoj kaj senlaboruloj de la Mostaganemo (nord-okcidente), kiu estis punita je 18 monatoj da malliberejo pasintan januaron.       

Internacia Amnestio akuzas ankaŭ la aŭtoritatojn, ke ili intensigis de post marto 2020 sian cenzuron de la retmediatoj, blokante almenaŭ 16 sendependajn retinformilojn.

Pluraj aktivuloj de la Hirako, inter kiuj Dalila Touat, kaj ĵurnalistoj kiel Khaled Drareni, fariĝinta simbolo de la lukto por la libereco de la amaskomunikiloj en Alĝerio, estis liberigitaj vendredon danke al prezidenta pardono decidita tagon antaŭen fare de la prezidento Tebbun. 

17/10/2020

Alĝerio: aktivulo de la movado «Hirako» estis kondamnita je 10 jaroj da malliberejo pro «instigo al ateismo»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/10/algerio-aktivulo-de-la-movado-hirako-estis-kondamnita-je-10-jaroj-da-malliberejo-pro-instigo-al-ateismo.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }