Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 février 2021 5 12 /02 /février /2021 22:15
Foto: Marta Bogdanowicz

12/02/2021

Marta Lempart, unu el la gvidantinoj de la kolektivo «la striko de la virinoj» estas unu el la iniciatintinoj de la ĵusaj manifestacioj kontraŭ la kvazaŭ-malpermeso de abortigo en Pollando. Ŝi estas persekutata pro endanĝerigo de la sano kaj vivo de aliuloj, indikis ĵaŭdon la pola prokurorejo.

Unu el la organizantinoj de la manifestacioj kontraŭ la kvazaŭ-malpermeso de abortigo en Pollando estis arestita, kaj riskas ĝis ok jaroj da malliberejo, menciis ĵaŭdon 11an de februaro la pola prokurorejo.

Marta Lempart, unu el la gvidantinoj de la kolektivo «La striko de la virinoj» estis arestita merkredon pro endanĝerigo de la sano kaj vivo de aliuloj, kio kaŭzis «epidemiologian danĝeron», meze de pandemio, menciis en retmesaĝo Aleksandra Skrzyniarz, porparolantino de la regiona prokurorejo de Varsovio.      

Marta Lempart, kiu pledis je nekulpeco, kaj rifuzis esprimiĝi tamen restis libera. Ŝi ankaŭ estas akuzata, ke ŝi insultis polican funkciulon, kraĉis al li, kaj «laŭdis» en intervjuo atakojn kontraŭ la preĝejoj. «La suspektatino riskas ĝis ok jaroj da malliberejo», deklaris la porparolantino.

Kontraŭ la civitanoj, la konservativa naciisma potenco «baziĝas sur la punkodo, ĉar ĝi malsukcesas dum procesoj bazitaj sur la kodo pri deliktoj. Tio ĝuste estas mia kazo», akuzis siaflanke Marta Lempart en la ĵurnalo Gazeta Wyborcza.        

Pluraj personoj arestitaj de la polico dum la manifestacioj kaj akuzataj, estis poste senkulpigitaj de la tribunaloj.     

Marta Lempart estas unu el la iniciatintinoj de la manifestacioj, kiuj komenciĝis en oktobro en tuta Pollando, post la decido de la Konstitucia tribunalo malpermesi abortigon okaze de fetaj anomalioj.

De nun, ĉia abortigo estas malpermesita en Pollando, krom okaze de seksperforto, incesto, aŭ kiam la vivo de la patrino estas en danĝero.

La manifestacioj rekomenciĝis en januaro post la publikigo de la decido de la tribunalo en la Oficiala ĵurnalo kaj ĝia formala validigo.

Lando plimulte katolika, Pollando havas unu el la plej striktigaj leĝoj koncerne abortigon en Eŭropo.

Pollando registras hodiaŭ malpli ol 2 000 laŭleĝajn abortigojn jare, laŭ la oficialaj datumoj. La porvirinaj organizaĵoj taksas, ke ĉirkaŭ 200 000 abortigoj estas realigitaj kontraŭleĝe aŭ eksterlande ĉiujare. 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }