/image%2F0553642%2F20210119%2Fob_774cd6_tunisia.jpg)
19/01/2021
La precizaj kialoj de tiuj interpuŝiĝadoj ne estas konataj, sed intervenas en kunteksto de politika nestabileco kaj damaĝoj de la socia situacio en la lando.
Pli ol 600 personoj estis arestitaj post tria nokto da ribeloj en pluraj urboj de Tunizio, indikis la ministrejo pri internaj aferoj lundon 18an de januaro. La porparolanto de la ministrejo, Khaled Hajuni, parolis pri grupoj da personoj aĝaj inter 15 kaj 25 jaroj, kiuj «flamigis pneŭojn kaj rubujojn cele al blokado de la sekurecaj fortoj».
La precizaj kialoj de tiuj interpuŝiĝadoj ne estas konataj, sed intervenas en kunteksto de politika nestabileco kaj damaĝoj de la socia situacio en la lando.
La polico estis multnombre deplojita
La kolizioj okazis en marĝenigitaj zonoj, draste frapitaj de senprecedenca ekonomia krizo. La pandemio de Covid-19 malhelpis rekomenciĝon de ekonomia funkciado, dum la politika klaso, dividita, estas paralizita.
La polico, multnombre deplojita en dekoj da lokoj, inter kiuj la popola kvartalo Ettadhamen, en la ĉirkaŭaĵo de Tunizo, estis celita de la protestantoj. Ankaŭ rabadoj okazis en kelkaj lokoj.