/image%2F0553642%2F20210121%2Fob_288d59_mjaymtaxmznjmmy0odg0yjrjndg5zdiwm2ziym.jpg)
21/01/2021
Anchan Preelert estas akuzata pri «krimo» neuzita de post 2017. Ĝia reapero celas timi la popolon, kies parto ne plu hezitas leviĝi kontraŭ la reĝimo.
Kio estas la krimo de Anchan Preelert? Kelkaj sonregistroj, enretigitaj en Jutubo kaj Fejsbuko, kiu kolerigis la tajlandan registaron. Mardon 19an de januaro, la eks-funkciistino estis kondamnita je 43 jaroj da malliberejo, ĉar ŝi ne respektis la leĝon pri majestatenco. Ne uzita de post 2017, ĝi punas ĉian kritikon de la monarkio po ĝis dek kvin jaroj da malliberejo por ĉiu delikto.
«Tio estas la plej peza puno iam decidita en afero de majestatenco», indignis ŝia advokatino, Pawinee Chumsri. La puno kontraŭ la sesdekjarulino estis antaŭe fiksita je 87 jaroj, poste «reduktita», ĉar Anchan Preelert agnoskis sian kulpecon. La faktoj okazis dum la jaroj 2014 kaj 2015, kaj la proceduro daŭris ĝis nun. La anonco de la verdikto, kiu okazas nur hodiaŭ, ne estas hazardo.
Por-demokratia movado
De julio 2020, historiaj manifestacioj regule kolektas dekojn da miloj da Tajlandanoj por postuli finon de la aŭtoritata reĝimo, sub-kontrolata de la armeo kaj de monarkio, kiu prifajfas respekton de la Konstitucio.
La juna por-demokratia movado rompis la tabuon, kaj denuncis la reĝon Maha Vajiralongkorn, kiu samtempe ferias agrable en Bavario, sidanta sur kolosa riĉaĵo kaj pri kio la loĝantaro ne rajtas scii.
La nuna ĉefministro Prayut Chan-O-Cha, kiu akiris la potencon per milita puĉo en 2014, ne cedas. De post la anonco de la puno, la minaco eĉ pli pezas kontraŭ la ĉirkaŭ kvardek manifestaciantoj persekutataj de post novembro pro majestatenco.