Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 janvier 2021 5 08 /01 /janvier /2021 22:40

08/01/2021

Dum la enlanda milito, kiu sangigis la landon inter 1980 kaj 1992, miloj da infanoj malaperis. Tri jardekojn poste, la mistero pri ilia sorto daŭras. Esplori la retojn pri adopto ebligas kelkfoje replektadi la familiajn ligojn.

Eduardo Garcia, direktoro de la asocio Pro-Búsqueda, posedas plurajn dosierojn en atendo de studado. En ĉiu el ili, figuras spurojn de masakro, malapero, truda apartigo.

Dum la tutaj 1980aj jaroj, la salvadora registaro, helpata de Usono kaj CIA aplikis politikon de sistema detruado en sia propra lando. Necesis «senigi je akvo la komunismajn fiŝojn». Alidirite: ne lasi eĉ unu vivon en la vilaĝetoj kaj vilaĝoj, kie ili suspektis ĉeeston de komunista gerilano.         

Adopto estis lukra fonto 

Do, la masakroj multobliĝis:  El Sumpul, Guinda de Mayo, El Mozote… Ĉiu el tiuj vilaĝoj havis sian parton de kadavroj, kaj ankaŭ delokitoj, familioj apartigitaj pro la fuĝo, aŭ truditaj malaperintoj. En tiu ĥaoso, la infanoj kelkfoje estis mortintaj viktimoj, sed kelkaj havis ankaŭ okazon postvivi: soldatoj kunprenis la plej junajn kaj jen konfidis ilin al kampoj de la Ruĝaj Krucoj, jen integris ilin en adoptan reton.   

Grupoj da advokatoj trovis en tio lukran fonton, kiu ebligis al ili enkasigi de 2 000 ĝis 15 000 dolaroj por ĉiu infano sendita al adopta familio, pere kelkfoje de falsigitaj dokumentoj, kiel falsaj atestiloj pri la morto de la gepatroj.

De tiam, akompanataj de Eduardo kaj ties skipo, kelkaj familioj neniam haltigis serĉadon de siaj infanoj, fratoj, fratinoj, nevoj aŭ nevinoj kun la espero, ke ili estis kaptitaj vivantaj fare de soldatoj, kaj tiel povis kreski feliĉe … sen scii, ke ilia salvadora familio esperas iam elteni la doloron de ilia foresto.           

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }