Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 janvier 2021 6 16 /01 /janvier /2021 16:55
ORLANDO SIERRA / AFP

16/01/2021

Almenaŭ 4 500 honduraj migrantoj dezirantaj piediri al Usono sukcesis eniri en la teritorion de Gvatemalo vendredon vespere 15an de januaro, post enrompo de polica kordono ĉe la landlimo. La nombro de migrantoj estis taksita de ĉefo de la gvatemala polico ĉe la limpasejo El Florido, 220 kilometrojn oriente de la Gvatamala ĉefurbo.

La Honduranoj piediris denove vendredon, formante homan karavanon, kun la espero eniri en Usonon kaj trovi tie pli bonan vivon malgraŭ la striktigoj devigitaj de Gvatemalo kaj Meksiko laŭlonge de ilia vojirado. Multaj migrantoj esperas, ke la prezidento Joe Biden, kiu estos investiturita venontan merkredon, fleksos la migradan politikon de Usono, kvankam Vaŝingtono jam antaŭgardis ilin.

Plimulte el la homamaso foriris de San Pedro Sula, 180 kilometrojn norde de Tegucigalpo, direkte al Agua Caliente, landlima urbo kun Gvatemalo, vojirado de ĉirkaŭ 260 kilometroj. Unua kontingento de 300 personoj jam envojiĝis pasintan ĵaŭdon.

Vendredon, grupo apartigis sin de la impona kohorto por direktiĝi al alia limpasejo situinta en El Florido, pli proksima, kun la intenco kuniĝi kun la cetero de la karavano post ilia eniro en Gvatamalon. Centoj da gvatemalaj policistoj kontraŭ-ribele vestitaj stariĝis ĉe la limpasejoj laŭlonge de la landlimo inter Gvatemalo kaj Honduro.    

La ekonomia situacio de multaj loĝantoj de tiu latinamerika lando, jam submetitaj al la perfortoj de la bandoj kaj narkotaĵaj ŝakristoj, eĉ pli damaĝis pro la trapasado de du potencaj uraganoj en novembro kaj la konsekvencoj de la pandemio kaŭzita de la kronviruso SARS-CoV-2.

Por trapasi la landlimon, Gvatemalo devigas la migrantojn prezenti laŭleĝan identigilon kaj negativan teston PĈR. La gvatemala polico anoncis, ke ĝi forpuŝis ĉirkaŭ 600 migrantojn ĉeestantajn komence la karavano, ĉar ili posedis nek dokumentojn nek testojn.   

Siaflanke, la meksika registaro avertis, ke ĝi «ne permesos al karavanoj de migrantoj eniri en sian teritorion». Ĉirkaŭ 500 policistoj estis senditaj al la landlimo kun Gvatemalo.

Pli ol dek du karavanoj da migrantoj forlasis Honduron de post oktobro 2018, sed ĉiuj estis haltigitaj de la miloj da ĉebordaj gardistoj kaj usonaj militistoj starigitaj ĉe la suda landlimo kun Meksiko fare de la prezidento Donald Trump. 

 

https://www.lemonde.fr/international/article/2021/01/16/environ-4-500-migrants-honduriens-arrivent-a-entrer-au-guatemala_6066467_3210.html

https://www.youtube.com/watch?v=sLM09uVLDjc

https://www.youtube.com/watch?v=LUBOQWdIcfA

18/10/2018

Honduro: miloj da migrantoj defias Trump-on kaj vojiras al Usono

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/10/honduro-miloj-da-migrantoj-defias-trump-on-kaj-vojiras-al-usono.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }