Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 janvier 2021 6 02 /01 /janvier /2021 17:38
Fonto: Andina

02/01/2020

La perua registaro lanĉis dialogon kun reprezentantoj de tiuj salajruloj du tagojn post la morto de tri inter ili, dum kolizioj kun la polico.

Vendredon 1an de januaro, la perua registaro komencis dialogon kun la reprezentantoj de la agrikulturaj salajruloj, kiuj manifestaciis dum la tuta monato de decembro por akiri altigojn de salajroj.

Fine de decembro, centoj da laboristoj blokis gravan vojon norde de Peruo por disvastigi siajn postulojn. Dum alfrontiĝoj okazigintaj merkredon kun policistoj, tri manifestaciantoj estis mortigitaj. Post du tagoj da blokadoj kaj kolizioj, la Tut-Amerika Ŝoseo estis malblokita kaj plu estas prigardata de la polico.

«Komisiono pri dialogo» 

La konsilio de ministroj anoncis vendredon en Tvitero, ke «komisiono pri dialogo» jam komencis siajn laborojn en Trujillo, urbo nord-okcidente de Peruo, ĉefurbo de la departemento La Libertad, ĉirkaŭ 500 kilometrojn norde de Limao.

La ministroj pri laboro, agro-disvolviĝo kaj ekstera komerco, kaj la guberniestro de La Libertad, havis interparoladojn kun reprezentantoj de salajruloj kaj lokaj parlamentanoj.

Post sep horoj da interparoladoj, la partoprenantoj decidis ellabori – kun limtempo fiksita kvardek kvin tagojn poste – modifon de la agro-leĝo adoptita mardon fare de la Parlamento. Tiu leĝo, kiu estigis koleron de la agrikulturaj salajruloj, estis oficialigita ĵaŭdon, per publikigo en la oficiala ĵurnalo "El Peruano".

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }