Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 janvier 2021 7 10 /01 /janvier /2021 22:20

10/01/2021

En Meksiko, la registaro decidis malpermesi transgenan maizon kaj glifosaton, tio estas pionira decido en Latinameriko. La dekreto subskribita de la prezidento Andres Manuel Lopez Obrador elvokas defendon de la meksika maizo, de la biodiverseco kaj nutraĵa sendependeco. De pluraj jaroj, tiu malpermeso estis petita de la organizaĵoj pri medidefendo kaj  indiĝenaj kamparanaj komunumoj.

Pli ol venko de la ekologiistoj, la malpermeso de la transgena maizo estas kultura kaj socia defio en Meksiko, origina tero de la maizo, respektita kiel sakrala planto de la Aztekoj kaj Majaoj. Ĉi tie, ĉirkaŭ sesdek variaĵoj estas konservataj.

Victor Chimal Ortiz estas la porparolanto de la kampanjo «Sin maíz no hay país», «Sen maizo, ne estas lando», kiu grupigas organizaĵojn de la civita socio kaj universitatanojn. La dekreto, kiu fiksas al 2024 la definitivan forigon de la transgena maizo en Meksiko estas laŭ li finatingo de longa lukto por la defendo de la origina maizo, kaj ankaŭ por la rajtoj de la indiĝenaj komunumoj, kiuj kultivas ĝin. Eĉ se la genetike modifita maizo ne estas kultivata en Meksiko, la lando importas de ĝi grandan kvanton por la nutrado, kiel eksplikas Victor Chimal Ortiz:

«Glifosato kaj transgena maizo, kiuj aliparte estas ligitaj, ĉeestas en la nutrado de la Meksikanoj. La celo estas forigi iompostiom la transgenan maizon el la produktado de la industriaj nutraĵoj».

Sed la reprezentantoj de la agro-nutrada industrio ribelis kontraŭ la iompostioma malpermeso de la glifosato, kiun ili juĝas nemalhavebla al la vivtenado de la sektoro.                        

La teksto, valida komence de la jaro, fiksas limdaton ĝis tri jaroj por elimini la uzadon de la kontestitaj pesticidoj kaj por ĉesigi la importadojn de genetike modifita maizo. 

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }