Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 janvier 2021 1 25 /01 /janvier /2021 22:28

25/01/2021

Bildo: en Danango apud usona milita eks-aerbazo, averta afiŝo mencias: «Zono infektita per duoksino. Bredado kaj ĉasado de brutaro kaj kortobirdoj estas malpermesataj». La duoksinoj estis iuj komponantoj de la Oranĝa Agento. 

Iniciative de Franca-Vjetnama virino, kiu prezentas sin kiel viktimon de la «Oranĝa Agento» - toksega herbicido uzita de la usona armeo dum la Vjetnama milito -, dek kvin agrokemiaj entreprenoj, inter kiuj Bayer-Monsanto, aperas ĉi-lundon ĉe la tribunalo de Evry, Francio.

La krimo pri ekocido povus esti agnoskita je internacia skalo ĉe franca tribunalo. Ĉi-lunde, pli ol dekoj da agrokemiaj entreprenoj, inter kiuj Bayer-Monsanto, aperas ĉe la tribunalo de Evry en la departemento Essonne, pri la temo «Oranĝa Agento», tiu toksega herbicido amase disverŝita sur la vjetnamajn arbarojn dum la milito (1955-1975). Kaj tio danke al la iniciativo de Franca-Vjetnama virino.          

Trân Tô Nga, kiu naskiĝis en 1942 en franca Hindoĉinio, engaĝiĝis dum la konflikto en la Norda kampo. Inter 1961 kaj 1971, la usona armeo disverŝadis milionojn da litroj da toksega senfoliigilo entenante la «Oranĝan Agenton» sur la vjetnamajn kaj laosajn arbarojn por malhelpi la antaŭeniradon de la komunisma gerilo, en milito kontraŭ la Sudo. 

«Tiu duoksido havas toksan potencon 13-oble pli grava ol la civilaj herbicidoj kiel la glifosato ekzemple», memorigas Valérie Cabanes, specialisto pri internacia juro. La «Oranĝa Agento» detruadas la vegetaĵon, poluadas la grundojn, venenas vegetaĵojn kaj bestojn. Hodiaŭ, la sanitaraj konsekvencoj plu suferigas la loĝantaron (kanceroj, misformaĵoj). Kvar milionoj da personoj estis submetitaj al tiu herbicido en Vjetnamio, laoso kaj Kamboĝo.

Subtenata de multaj asocioj, Trân Tô Nga, nun sepdekjara, plendis en 2014 kontraŭ 14 entreprenoj, kiuj fabrikis aŭ komercis tiun kemian komponanton, inter kiuj Monsanto (aĉetita en 2018 fare de la germana entrepreno Bayer) kaj la usona fabrikanto Dow Chemical.            

Trân Tô Nga

Batalo por milionoj da viktimoj 

Se la kulpo de la multnaciaj entreprenoj estas demonstrita, «la agnosko de la vjetnamaj civilaj viktimoj kreos jurisprudencon», mencias Valérie Cabanes. Fakte, nur la usonaj, aŭstraliaj kaj koreaj eks-soldatoj, kiuj batalis en Vjetnamo ricevis monkompensojn dum la procesoj inter 1987 kaj 2013.

«Mi ne luktas por mi», deklaris Trân Tô Nga, kiu suferas diabeton je 2a tipo, tuberkulozon kaj kanceron, sed «por miaj infanoj» kaj «tiuj milionoj da viktimoj».     

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }