Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 janvier 2021 2 12 /01 /janvier /2021 22:20
La «Ocean Viking» de SOS-Mediteraneo marveturas denove post kvin monatoj da senmovigado
© SOS MEDITERRANEE

12/01/2021

La ŝipo restis blokita dum kvin monatoj en Italio, dum la provoj de transirado de Mediteraneo kreskis.

La Ocean Viking, sukurŝipo de la NeRegistara Organizaĵo SOS-Mediteraneo, forlasis la havenon de Marsejlo la 11an de januaro por reiri al Mediteraneo, kie transirado de migrantoj multobliĝas. «Dum la venontaj tagoj, la 22 membroj de la sukura ekipaĵo kaj la medicina skipo de SOS-Mediteraneo trejniĝos je savoperacoj en maro», anoncis la asocio en Tvitero.      

«Ni denove marveturos tre decidemaj sed ja sciante, ke la sanitara kaj politika kunteksto estas ekstreme komplika», menciis meze de decembro Sophie Beau, direktorino de SOS-Mediteraneo en Francio, ĉeestanta surŝipe. La jaro 2020 estis malfacila por la asocio, kies ŝipo, vere mara ambulanco, estis blokita dum kvin monatoj en Italio, meze de rekomenco de provoj de marveturado en Centra Mediteraneo.   

Pli ol 31 000 personoj sukuritaj en daŭro de kvin jaroj 

La migrantoj venintaj de diversaj landoj foriras ĉefe de Tunizio kaj Libio por atingi Eŭropon tra Italio, kies marbordoj estas la plej proksimaj. La italaj aŭtoritatoj trudis al la NRO konformiĝajn taskojn sur la ŝipo, «multekostajn» laŭ la NRO, inter kiuj aldono de savboatoj kaj pliaj vivtenaj kombineoj.  

Sume, pli ol 1 200 migrantoj mortis en tiuj boatpereoj en 2020 en Mediteraneo, inter kiuj granda plimulto sur tiu centra vojo, laŭ la "Internacia Organizaĵo por la Migrado". SOS-Mediteraneo mencias, ke ĝi sukuris pli ol 31 000 personojn de post la komenciĝo de siaj operacoj en 2016.

 

https://www.francetvinfo.fr/monde/europe/naufrage-a-lampedusa/l-ocean-viking-de-sos-mediterranee-reprend-la-mer-apres-cinq-mois_4253549.html

https://www.youtube.com/watch?v=oHwwvocAQzk

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }