04/01/2021
Bildo: VERECO NE ESTAS KRIMO
La ekstradicio de la fondisto de WikiLeaks estis postulata de Usono, ĉar tiu lando volas juĝi lin pro spionado. La usonaj aŭtoritatoj sin deklaris «ekstreme elrevigitaj» pro tiu decido.
Lundon 4an de januaro, la brita justico forpuŝis la peton pri ekstradicio de la fondisto de WikiLeaks, Julian Assange, al Usono, kiu volas juĝi lin pro spionado post la publikigado de centoj da miloj da malpublikaj dokumentoj. La aŭstraliano 49-jara, arestita en aprilo 2019 post sep jaroj enfermita en la ambasadejo de Ekvadoro en Londono, fariĝis por siaj subtenantoj simbolo de lukto por la libereco informi. Li riskas en Usono 174 jarojn da malliberejo, ĉar li diskonigis ekde 2010, pli ol 700 000 sekretajn dokumentojn pri la usonaj militaj kaj diplomatiaj aktivecoj, interalie en Irako kaj Afganio.
La verdikto estis decidita de la juĝistino Vanessa Baraitser, ĉe la kriminala kortumo Old Bailey en Londono. Ŝi opiniis, ke «la proceduroj priskribitaj de Usono ne malhelpos lin mortigi sin (..) pro menssanaj kialoj», konforme kun la konkludoj de psikiatro, kiu ekzamenis lin antaŭnelonge.
Alia decido estas atendata pri lia liberigo
Aŭdienco okazos dum posttagmezo por scii, ĉu li estos liberigita. Tiu juĝo estis akceptita per ĝoj-eksplodo fare de trideko da manifestaciantoj kolektiĝintaj antaŭ Old Bailey, kiuj ekkriis kaj interbrakumis. Kun la pugno levita, ili ekkriegis «Liberigu Julian Assange» kaj «Ni gajnis!». En la aŭdiencejo, la advokatino Stella Moris, kun kiu Julian Assange havis du infanojn dum sia enfermiĝo en la ambasadejo de Ekvadoro en Londono, ekploris.
Usono riproĉas la fondiston de WikiLeaks, ke li endanĝerigis la fontojn de la usonaj servoj, akuzon, kiun li kontestas.
Inter la dokumentoj publikigitaj figuris videon montrantan civilulojn mortigitajn per pafoj el usona batal-helikopteroj en Irako en julio 2007, inter kiuj du ĵurnalistoj de la novaĵagentejo Reuters.
/image%2F0553642%2F20210104%2Fob_93a0c6_ob-7c2cd4-manifestante-demande-liberer.jpg)
17/12/2019
Manifestacioj subtene al Julian Assange
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/12/manifestacioj-subtene-al-julian-assange.html