/image%2F0553642%2F20210114%2Fob_f12b3c_thumbs-b-c-38dea7fd8fe2aa7bc260145b925.jpg)
14/01/2021
La sudo de Madagaskaro malsatmortas. Tri sinsekvaj jaroj da terura sekeco kaŭzas drastan malsategon kaj la Monda Nutraĵa Programo (MNP) alarmas pri alta risko de humanitara krizo.
«Ni plu havas nur kelkajn foliojn por manĝi, diras maljunulino. Kiam mi ne volas almozpeti en la vilaĝo, mi devas fosi en la sablo. Hieraŭ kaj hodiaŭ mi ne volis tien iri, mi sentas min malfortika. Kiam ni nenion trovas en la sablo, ni trinkas marakvon. Tio estas malbone por la sano, sed ni ne havas elekton, krom tio ni havus la ventron tute malplenan».
1,35 miliono da personoj rapide troviĝos en «situacio de nutraĵa malsekureco, t.e 35% el la loĝantaro de la regiono», laŭ la MNP, kiu ricevis la nobelpremion pri paco ĉi-jare.
«La situacio, kiun ni frontas en la sudo de Madagaskaro ne estas normala, eksplikas Lola Castro, respondeculino pri la insuloj de Suda Afriko kaj Hinda Oceano ĉe la MNP. Tio estas tre malsama ol ĉiu normala jara krizo, kaj ni absolute agadu tuj ; 300 000 personoj bezonas nun subtenon por vivteni sin en sekureco».
La familioj manĝas fruktojn de tamarindo miksitaj kun argilo. La infanoj forlasas la lernejojn por almozpeti. La pandemio malaperigis multajn sezonajn laborojn, kiuj ebligis vivteni sin post forkonsumado de la provizaĵoj dum la periodo de manko inter januaro kaj aprilo.
/image%2F0553642%2F20210114%2Fob_8db226_92119639-madagascarsouth.jpg)
https://fr.euronews.com/2021/01/13/une-terrible-secheresse-affame-le-sud-de-madagascar
https://www.youtube.com/watch?v=BPFiwv64Ibc&feature=emb_logo