Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 janvier 2021 5 15 /01 /janvier /2021 22:11

15/01/2021

Kamboĝa sindikata gvidanto aperis vendredon ĉe la tribunalo de Pnompeno pro «instigo al sociaj tumultoj», ĉar li kritikis la reĝimon de Hun Sen, kiu silentigas ĉian disidentecon.   

Pasintan julion, la gvidanto de la "Kamboĝa Konfederacio de la Sindikatoj", Rong Chhun, akuzis la registaron, ke ĝi kulpas pri «neregulaĵoj» koncerne la landlimon de Kamboĝo kun Vjetnamio. Laŭ li, kaŭze de tio lokaj terkultivistoj perdis siajn terojn.

Delonge la opoziciuloj akuzas la Ĉefministron Hun Sen, ke li cedas teritorion al Vjetnamio, uzante landlimajn konfliktojn inter ambaŭ landoj, por kanaligi la naciisman senton kontraŭ sia administracio.

Rong Chhun, provizore enkarcerigita komence de aŭgusto, riskas ĝis du jaroj da malliberejo, se lia kulpeco estas konfirmita. Li estas persekutata pro instigo al plenumo de krimo aŭ «instigo al sociaj tumultoj». 

Du aliaj personoj, arestitaj dum manifestacioj, kiuj petis lian liberigon kaj frontas la samajn akuzojn aperis kun li ĉe la tribunalo.  

Rong Chhun deklaris al la tribunalo, ke li rajtas «esprimi opiniojn pri sociaj demandoj», kaj dementis, ke li plenumis delikton, deklaris lia advokato Sam Sokong.    

De post la deputitaj balotoj de 2018, dum kiuj la partio de Hun Sen, kiu regas de 36 jaroj, konkeris ĉiujn seĝojn de la Parlamento, rezultoj vigle kontestitaj, la reĝimo multobligas la arestadojn kaj la procedurojn kontraŭ ĉia disidenta voĉo.

150 opoziciuloj, plimulte ligitaj al la "Partio de la Nacia Savado de Kamboĝo" (PNSK), kiu gajnis seĝojn dum la baloto de 2013, antaŭ ol esti malfondita kelkajn jarojn poste, estas nun juĝataj en la ĉefurbo.

Siaflanke Kem Sokha, la precipa ĉefo de la opozicio, estas persekutata en aparta proceduro pro «perfido». Li estas akuzata, ke li volis renversi la reĝimon. De marto, lia proceso estas prokrastita, kaŭzante kritikojn de lia advokato kaj de la NeRegistaraj Organizaĵoj pri Homaj rajtoj.        

27/08/2020

Kamboĝo: Labourstart Kampanjo: Liberigu la sindikatajn gvidantojn enkarcerigitajn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/08/kambogo-labourstart-kampanjo-liberigu-la-sindikatajn-gvidantojn-enkarcerigitajn.html

19/05/2020

Kamboĝo: labourstart kampanjo: liberigu la enkarcerigitan sindikatan gvidantinon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/05/kambogo-labourstart-kampanjo-liberigu-la-enkarcerigitan-sindikatan-gvidantinon.html

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }