Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 janvier 2021 3 13 /01 /janvier /2021 22:35
Aidan Crawley/EPA

13/01/2021

La «domoj patrino-infano» estas kore de skandalo en Irlando, post malkaŝoj de vasta raporto skribita de enket-komisiono.

Tiuj establaĵoj, administraciataj de katolikaj religiulinoj kune kun la irlanda Ŝtato akceptis inter 1922 kaj 1998, 56 000 junajn fraŭlinajn patrinojn, elpelitajn de siaj familioj, kaj kiuj plimulte havis «neniun alian alternativon». Sed kiel mencias la raporto, tiuj domoj ne «savis la vivojn  de la "nelegitimaj" infanoj». Male, «ili ŝajne draste reduktis iliajn postajn perspektivojn».

La junulinoj estis tie mistraktitaj kaj ekspluatataj, kaj iliaj infanoj estis ofte konfiskitaj por esti adoptitaj. Tio okazis al Fionn Davenport, naskiĝinta en «domo patrino-infano»: «Tuj post mia naskiĝo, mia patrino ŝanĝis sian decidon kaj diris, ke ŝi volas gardi sian bebon. Sed la religiulinoj de la hejmo diris al ŝi, ke ŝi ne plu rajtas, ŝi subskribis dokumentojn, kaj konsekvence rezignis pri ĉiuj siaj rajtoj koncerne sian infanon».    

«Nur 40 jarojn poste ŝi malkovris, ke tio estis mensogo. Laŭ la terminoj de la leĝo pri adopto de 1952, kiu regas ĉiujn adoptojn en Irlando, la biologia patrino havas ĝis la aĝo de 6 monatoj por ŝanĝi sian decidon, kaj la religiulinoj sendube ja sciis tion».

Fionn Davenport

Laŭ Fionn Davenport, la institucio tuj apartigis ŝin de ŝia patrino, kiu neniam havis permeson mamnutradi ŝin. 

Ankaŭ Mary naskiĝis en unu el tiuj domoj. Ŝi rakontas pri unu el la humiligoj, pri kiu suferis ŝia biologia patrino. «Ŝi trikis al mi vestaĵojn por beboj. Kiam ŝi estis konfidita al akcepta familio, la religiulinoj raportis la vestaĵojn, kiujn trikis mia patrino por mi. Ili ĵetis ilin al ŝi dirante: «Mary ne bezonos ilin, nun ŝi havas verajn vestaĵojn». «Tio frakasis la koron de mia patrino».

«La tuta socio estis komplica»

Laŭ la raporto, 9 000 beboj kaj infanoj mortis en tiuj institucioj pro manko de zorgo kaj kuracado, t.e 15% el la 57 000 infanoj, kiuj naskiĝis tie. Plejparte el la mortoj, kies kialoj estis identigitaj, kaŭzis spirinfektoj kaj gastroenteritoj. Tiu «altega» mortoprocento estis tiam «konata de la lokaj kaj naciaj aŭtoritatoj» kaj registritaj en oficialaj publikigaĵoj, substrekas la raporto.

Post la publikigo de tiu studaĵo, la Ĉefministro anoncis, ke li prezentos ekskuzojn» de la irlanda Ŝtato por tiu «abomeninda kaj hontinda epizodo de la antaŭnelonga historio de Irlando».

«Tiu afero emfazas kulturon profunde mizoginan en Irlando dum pluraj jardekoj, kun grava kaj sistema diskriminacio kontraŭ la virinoj, aparte tiuj, kiuj naskis ekster-edziĝe».

Micheal Martin - Irlanda Ĉefministro

«Ni havis teniĝon tute misformitan koncerne seksecon kaj intimecon». Kaŭze de tiu «misfunkciado», «patrinoj kaj iliaj filoj kaj filinoj trude pagis per terura prezo», aldonis Micheal Martin.

La fina raporto akuzas ankaŭ la familiojn, kiuj sendis la koncernatajn virinojn al tiuj establaĵoj, aŭ ne lasis al ili alian elekton pro manko de subteno, kaj ankaŭ la tutan irlandan socion. Laŭ la Ĉefministro, «la tuta socio do estis komplica».           

05/03/2017

Irlando: la tragedio de la «nelegitimaj» beboj en monaĥinejo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/03/irlando-la-tragedio-de-la-nelegitimaj-beboj-en-monahinejo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }