/image%2F0553642%2F20210124%2Fob_6694fe_images-iran-news-novber2018-nasrin-sot.jpg)
24/01/2021
Pluraj organizaĵoj de eŭropaj advokatoj alarmas pri la sorto de Nasrin Sotoudeh. La fama irana advokatino kondamnita je 12 jaroj da malliberejo en 2019, estis denove enkarcerigita ĉi-semajne, post permeso de portempa eliro. Tamen, laŭ siaj proksimuloj, ŝi tre malsanas.
La eŭropaj advokatoj petegas de la iranaj aŭtoritatoj, ke ili garantiu tuj taŭgajn kuracadojn al Nasrin Sotoudeh. Liberigita la 8an de januaro post korinfarkto, la fama advokatino estis denove malliberigita la 20an de januaro apud Teherano.
«Tio, kion ni eksciis pri ŝia sano alarmas nin. Nun, mi opinias ke ŝi ege malbonfartas, kaj enkarcerigi ŝin denove post korinfarkto kaj la Covid-19 pasintan vintron estas kruela… Mi kredas, ke ŝi estas lacega, maltrankviliĝas Basile Ader, advokato ĉe la pariza advokatejo. Kaj tia nova krueleco kontraŭ ŝi, spite ĉiujn alvokojn kaj ĉiujn mobilizitajn advokatojn, faras de ŝi simbolon de kuraĝo kaj ne-rezignacio».
Nasrin Sotoudeh estis plurfoje kondamnita, ĉar ŝi defendas Homajn rajtojn en Irano, kaj specife la virinojn. Tio okazis la lastan fojon en 2019, kiam ŝi estis punita je 12 jaroj da malliberejo. Eĉ enkarcerigita, la advokatino daŭrigas sian lukton. Ŝi plurfoje malsatstrikis, endanĝerigante sian vivon.