/image%2F0553642%2F20221207%2Fob_af3f09_skurghbatojn.jpg)
31/01/2021
Pasintan ĵaŭdon, la aŭtoritatoj de la provinco Aĉeo, en Indonezio, punis publike du gejajn virojn ; ĉiu viro ricevis po 77 batojn per rotanga kano sur la dorson. Pasintan novembron, pluraj «mem-punantoj» sturmis ilian apartamenton, kaj surprizis ilin dum seksaj rilatoj, antaŭ ol denunci ilin ĉe la polico. La skurĝadon – agnoskita kiel ia tortuto laŭ la internacia juro – ili ricevis nome de la ŝaria (islama leĝo), kiu estas trudita en tiu provinco, kaj kiu malpermesas la samseksemajn rilatojn.
Tiu duobla skurĝado estas la lasta ekzemplo de longa serio de ekscesoj plenumintaj de la aŭtoritatoj de Aĉeo kontraŭ la personoj gejaj, ambaŭseksemaj kaj transgenraj (GLAT). Tiaj ekscesoj estas ankaŭ parto de kontraŭ-GLATa kampanjo lanĉita antaŭ kvin jaroj, fare de multnombraj naciaj kaj lokaj estroj en Indonezio.
Inter la 34 indoneziaj provincoj, Aĉeo estas la sola, kiu adoptis plurajn regulojn devenantajn de la ŝaria. Diversaj aranĝoj malpermesas konsumadon de alkoholo, hazardajn ludojn, eksteredzajn seksrilatojn kaj por la virinoj, la fakton ne surhavi hiĝabon. Krome, la punkodo de 2014, en la provinco Aĉeo punas ĉiujn samseksemajn sintenojn.
La indonezia registaro engaĝiĝis principe protektadi la GLATajn personojn. Sed ŝajne la slogano uzata de la prezidento Joko «Jokowi» Widodo – «Unio en diverseco» - ne aplikiĝas al ĉiuj civitanoj, interalie al ambaŭ viroj, kiuj estis senkompate skurĝitaj en Aĉeo.