/image%2F0553642%2F20210120%2Fob_90478a_papago.jpg)
20/01/2021
Gonzalo Cardona Molina estis murdita de neidentigita krima bando en Kolombio. Li estis 55-jara. Kromnomita «Gonza» fare de siaj kolegoj, amikoj kaj kunlaborantoj, li dediĉis sian vivon al la konservado de la flavorelaj papagoj. Tiu specio de birdo estas endemia specio formortanta. Ĝi ŝajne estis malaperinta ĝis retrovo en Kolombio en 1999, kie ĝi vivas en la humidaj arbaroj de la Centraj Andoj.
Gonza malaperis la 8an de januaro apud la vilaĝo La Unión, en la departemento Valo de Kaŭko. Li motorciklis sur vojo, kiun li kutime uzadis. La Fondation ProAves, en kiu li laboris, kaj aliaj asocioj publikigis lian foton en la lokaj mediatoj por instigi serĉadon. Kvar tagojn poste, la familio de la ekologiisto ricevis alvokon, kiu informis la edzinon de Gonzalo pri la loko, kie lia korpo estis lasita, en truo, kun du kugloj en la brusto, kaj kovrita per branĉoj kaj tero.
Gonza naskiĝis kaj kreskis en farmbieno de Roncesvalles, en Tolima, Kolombio. Kiel memlerninto, li konis ĉiujn speciojn de birdo. Ĉar li maltrankviliĝis vidi la flavorelajn papagojn pli kaj pli malmultnombraj, li decidis en 1998 nombri ilin kaj dokumenti la malpliiĝon, kiu minacis ilian postvivon. «Plu restas de ili 81», li tiam notis en sia libreto. Grava dungito de la Fundación ProAves, kiel arbargardisto, li dediĉis sian vivon al la savado de la flavorelaj papagoj kaj ties vivlokoj. Tiu metio estas danĝera pro la oftaj bataloj inter armeo kaj gerilo.
Dum lia lasta nombrado, pasitan decembron, li skribis: 2895. La gardisto ja sukcesis protekti ilin kaj ebligi la konservadon de la flavorelaj papagoj.