/image%2F0553642%2F20210131%2Fob_f983e1_image-0553642-20201211-ob-feabcc-mdlog.jpg)
31/01/2021
Kiu estos la venonta malamiko ? - Serge HALIMI
LA KARTO de bondeziroj de s-ro Anders Fogh Rasmussen ne atendis la novjariĝon. La eksa ĝenerala sekretario de la Nord-Atlantika Traktad-Organizaĵo (NATO) resumis la mision, kiun ĝi devus plenumi, laŭ li, jene : “En 2021, Usono kaj ĝiaj aliancanoj havos okazon, kiu prezentiĝas nur unufoje en generacio. Tiun inversigi la tutmondan cedado de la demokratioj al la aŭtokratioj kiel Ruslando kaj Ĉinujo. Sed por tio necesos ke la precipaj demokratioj unuiĝu.” Tion ja faris multaj el ili, antaŭ generacio, per (...)
https://eo.mondediplo.com/article2899.html
Sakstrato de la idento-politikoj - Stéphane BEAUD , Gérard NOIRIEL
La identisma lingvaĵo, kiu radikas en longa historio, eksplode kreskis kun la sociaj retoj kaj la televido de konstanta informado. Antaŭe ĝi estis rezervita al la dekstruloj, sed nun ĝi stampas la retorikon de ĉiaj politikaj aktivuloj kaj gvidantoj, tiom ke ĝi transformas la “rason” en variaĵon kiu dispremas ĉiujn ceterajn. LA RASA identeco subite reaperis en la aktuala diskutado, la 25-an de Majo 2020, kiam la bildoj pri la murdo de George Floyd, filmita de preterirantino per poŝtelefono, estis (...)
https://eo.mondediplo.com/article2902.html
Fantasmoj ĉirkaŭ « ĉina ofensivo » ĉe UN - Jeanne HUGHES
Sekvante s-ron Donald Trump, multaj komentistoj opinias ke Ĉinujo estas provanta domini la Unuiĝintajn Naciojn. Kvankam malfacilas mezuri maldensan influon, la statistikaj donitaĵoj montras ke la realo malproksimas de la fantasmoj. Nun, Pekino kontentiĝas celi kelkajn direkciojn de agentejoj, kun komerca celo aŭ cele pravigi sian agadon. « LA ĈINAJ altfunkciuloj de Unuiĝintaj Nacioj estas tre malmultaj. Tamen ne mankas respondecaj postenoj. » En 2005, s-ro Wan Jingzhang, ĉina diplomato nun emerita, (...)
https://eo.mondediplo.com/article2901.html
Saud-Arabia fiasko en Jemeno - Pierre BERNIN
Malgraŭ milita interveno de koalicio regata de Saud-Arabio kaj subtenata de la okcidentaj potenclandoj, la huthista ribelo plifortigas sian pozicion en Jemeno. Pli ol la lokaj faktoroj de la konflikto, ĝiaj regionaj konsekvencoj, kun Saud-Irana rivaleco kaj la apero de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kiel militistaj potencoj, transformas la ekvilibrojn de Proksim-Oriento kaj Araba Golfo. En la nokto de la 25-a ĝis la 26-a de marto 2015, la Sauda aviadilaro ĵetis siajn unuajn bombojn sur la (...)
https://eo.mondediplo.com/article2898.html
Thorez, tagon post tago - Serge HALIMI
Li estis la komunista gvidanto, kiu plej influis la historion de sia partio. La taglibroj de Maurice Thorez malkaŝas lian ĉiutagan vivon, liajn renkontiĝojn, liajn legaĵojn. "KELKAJN tagojn antaŭ sia morto, en Julio de 1964, sur boato kiu kondukis lin denove al lia feriejo en Krimeo, Maurice Thorez memoras pri sia juneco de ministo : “Mi komencis ĉe la kribrado de la foso 4, 12-jara, la 17-an de Julio 1912.” Tio fariĝis unu el la lastaj paĝoj de lia taglibro. Tiun taglibron Thorez trudis al si (...)