30/01/2021
Bildo: Murpentraĵo dediĉita al Camilo Catrillanca, Ĉilio, 2019. «Camillo Catrillanca, murdita de la Ŝtato»
En Ĉilio, tio estas fino de afero, kiu emfazis la policajn perfortojn kontraŭ la mapuĉa popolo, ĉefa indiĝena popolo de la lando. Sep policistoj kaj eks-policistoj, kaj ankaŭ advokato, estis kondamnitaj pro la murdo en 2018 de juna Mapuĉo, sude de Ĉilio. La pafinto estis kondamnita je 16 jaroj da malliberejo. Tio estas puno je senprecedenca severeco de antaŭ pli ol 20 jaroj en Ĉilio en afero pri malobservado de Homaj rajtoj.
En novembro 2018, Camilo Catrillanca, 24-jara, hejmeniĝis sur sia traktoro, kiam li estis mortigita per kuglo en la nukon fare de polica taĉmento. Adoleskanto, kiu troviĝis kun li estis vundita. Unuatempe, la karabenistoj kaj la registaro asertis, ke interŝanĝo de pafoj okazis.
Tiu aserto estis rapide kontraŭdirita de la enketo. La juna Mapuĉo ne estis armita, kaj la policistoj provis detruadi la videojn, kiuj montris la faktojn.
Laŭ parto de la publika opinio, indignigita, la polico kaj la aŭtoritatoj mensogis intence por kaŝi novan aferon de polica perforto kontraŭ Mapuĉoj.
Dek ses jarojn da malliberejo
Ĉi-ĵaŭde, post longaj monatoj da proceso, la tribunalo sude de la lando fine kondamnis la pafinton je 16 jaroj da malliberejo pro murdo kaj provo de murdo. Tiu puno estas el senprecedenca severeco de antaŭ pli ol 20 jaroj en afero pri malobservado de Homaj rajtoj. Sep aliaj personoj estis kondamnitaj pro obstrukco al la justico.
Sed la familio de la junulo dezirus, ke ankaŭ altranguloj ene de la polico estu persekutataj. Ili denuncas antaŭnelongajn minacojn de la policistoj kontraŭ la vidvino kaj la filino de Camilo Catrillanca.
/image%2F0553642%2F20210130%2Fob_655676_chil-mmap-md.png)
/image%2F0553642%2F20210130%2Fob_2f4348_ob-2cc7c3-chilio.jpg)