Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 janvier 2021 5 01 /01 /janvier /2021 22:05
Novjaro en Bosnio

01/01/2021

Centoj da migrantoj vivtenas sin en neĝo kaj malvarmo, nord-okcidente de Bosnio. La situacio estas pli kaj pli alarma por la eks-loĝantoj de la kampo de Lipa. Tiu tendo-kampo situanta ĉe la landlimo kun Kroatio estis detruita fare de incendio dek tagojn antaŭe. De tiam, neniu solvo estis trovita.

Ĉi-semajne, la aŭtoritatoj organizis translokon al alia kampo. Sed la operaco estis interrompita pro la opozicio de la surloka loĝantaro. La migrantoj estas do devigataj reiri al la ruinaĵoj de la kampo de Lipa.

«Iu vizitis min, li estis policisto aŭ apartenis al la Internacia organizaĵo por la Migradoj. Li diris al ni, vi iros al kampo en Sarajevo. Estis po 55 personoj en ĉiu buso. Post tio ili diris, ke finfine ni iros nek al Sarajevo nek al alia kampo, sed ni revenos al Lipa», eksplikas afgana migranto.  

Tiu kampo estas provizora. La vivkondiĉoj rapide damaĝas. Hodiaŭ, kelkaj NROj garantias la vivtenan minimumon.

«Hodiaŭ, ni preparis ĉirkaŭ mil manĝaĵojn. Ni nombros la personojn por scii kiel agadi en la venontaj tagoj. La Ruĝa Kruco helpas nin sendante volontulojn. Ni prepariĝas disdoni kiel eble plej rapide vestaĵojn, dormosakojn, kaj okaze de permeso, ankaŭ tendojn», eksplikas Zlatan Kovacevic, homhelpa aktivulo ĉe la asocio S.O.S. Bihac. La incendio de la 23a de decembro ŝajne estis ekflamigita fare de migrantoj por denunci siajn vivkondiĉojn ege prekarajn.

Hodiaŭ, la NROj admonas la bosniajn aŭtoritatojn, ke ili urĝe malfermu novan akceptejon. 

27/12/2020

Bosnio kaj Hercegovino: migrantoj estas submetitaj al malvarmo kaj neĝo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/12/bosnio-kaj-hercegovino-migrantoj-estas-submetitaj-al-malvarmo-kaj-nego.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }