/image%2F0553642%2F20210117%2Fob_703c51_agrardemo-101-v-modpremium.jpg)
17/01/2021
Pasintan sabaton, ekologiismaj aktivuloj kaj pluraj dekoj da agrikulturistoj stirantaj traktorojn kolektiĝis en Berlino, alvoke de la kolektivo «Wir haben Satt», «Ni ne plu toleras». Ili defendas agrikulturon, kiu respektas medion kaj bestojn, kiel eksplikas Saskia Richartz, porparolantino de la movado:
La agrikultura politiko de la registaro baziĝas sur amasa produktado malmultekosta, kun multaj bestoj en malgrandaj fermitaj lokoj. Ni postulas revizion de la agrikultura politiko favore al kampara agrikulturo.
Ĉi-jare, pro la pandemio de Covid-19, malmulte da homoj povis moviĝi. Desegnaĵoj estis do metitaj antaŭ la konstruaĵo de la federala kancelario, por reprezenti la 10 000 manifestaciantojn, kiuj ne povis atingi la ĉefurbon.