/image%2F0553642%2F20210123%2Fob_d8ac22_unnamed.jpg)
23/01/2021
La kaciko Raoni Matuktire petis de la Internacia punkortumo (IPK), ke ĝi enketu kontraŭ la brazila prezidento Jair Bolsonaro pro «krimoj kontraŭ la homaro». Li akuzas lin pri persekutado kaj detruado de la vivlokoj de la indiĝenaj popoloj de Amazonio.
La kaciko Raoni Matuktire, simbola defendanto de la amazonia arbaro, petas de la Internacia punkortumo, ke ĝi enketu pri «krimoj kontraŭ la homaro» kontraŭ la brazila prezidento Jair Bolsonaro, akuzata pri «persekutado» de la indiĝenaj popoloj, detruante iliajn vivlokojn kaj malrespektante iliajn fundamentajn rajtojn.
«De post lia investituro en januaro 2019, la detruado de la amazonia arbaro senkompareble plirapidis: kreskado de la senarbarigo ĝis 34,5% en daŭro de jaro, plej alta procento de murdoj de indiĝenaj gvidantoj de antaŭ dek unu jaroj, kolapso kaj minacoj kontraŭ la mediaj agentejoj… », resumas la plendo de la ĉefo de la popolo Kajapo kaj de la kaciko Almi Surui.
«Prirabi la riĉaĵojn de Amazonio»
«Tiu situacio, la plej katastrofa de tiuj dek lastaj jaroj, rekte rezultas de la Ŝtata politiko disvolvita de la registaro de Jair Bolsonaro», kiu celas «levi ĉiujn obstaklojn por prirabi la riĉaĵojn de Amazonio», aldonas la plendo, kiuj celas ankaŭ plurajn ministrojn.
Tiu kvindekpaĝa komunikaĵo al la IPK, redaktita de la franca advokato William Bourdon, kolektas la akuzojn de dekoj da lokaj kaj internaciaj NROj, internaciaj institucioj kaj sciencistoj, specialistoj pri la klimato: interrompo de la limigo de la memstaraj teritorioj, leĝprojekto por malfermi la protektatajn zonojn al la mina kaj agrikultura ekspluatado, striktiga buĝeto de la mediaj agentejoj, kies administracio estis reakirita de la militistoj, nepunitecaj murdoj de sep indiĝenaj ĉefoj en 2019…
Danĝero «por la tuta homaro»
«Detruado de la amazonia arbaro» nemalhavebla al la reguligado de la klimato kaj frapita per rekordaj incendioj en 2020, «konsistigus rektan danĝeron ne nur por la Brazilanoj, sed ankaŭ por la tuta homaro», substrekas la plendo.
La plendantoj opinias, ke tiu Ŝtata politiko kondukas al «murdoj», «truditaj delokitoj de popoloj», kaj «persekutoj», kiuj konsistigas «krimojn kontraŭ la homaro», kiel difinitaj de la Statuto de Romo de la IPK.
En julio 2020, ankaŭ membroj de la sanpersonaro en Brazilo petis enketon ĉe la IPK pro «krimo kontraŭ la homaro» kontraŭ Bolsonaro. Ĉi-okaze, koncerne lian mastrumadon de la pandemio de Covid-19. Monaton pli frue, la ĉefo Raoni akuzis la brazilan ekstrem-dekstran prezidenton, ke li volas «utiligi» la pandemion, por elimini lian popolon.
La IPK, kreita en 2002 por juĝi la plej abomenindaĵojn plenumintajn en la mondo, kaj kies sidejo situas en Hago, Nederlando, ne estas devigata priesplori la milojn de aferoj deponitaj ĉe sia prokurorino, kiu sendepende decidas pri la aferoj, kiuj estos submetitaj al la juĝistoj.
/image%2F0553642%2F20210123%2Fob_0d2281_9c103ecf05d3b7b87dddeec9c3afbd2b.jpg)
/image%2F0553642%2F20210123%2Fob_15ef5a_ob-c3c136-cover-r4x3w1000-5e2280e735e4.jpg)