/image%2F0553642%2F20210126%2Fob_094543_un-manifestant-sikh-c-come-bastin.jpg)
26/01/2021
Alfrontiĝoj okazis, hodiaŭ 26an de januaro, centre de Nov-Delhio, kaj almenaŭ homo mortis dum manifestacioj de agrikulturistoj, sidantaj en siaj traktoroj. Dekoj da miloj da agrikulturistoj tendumas ĉirkaŭ la ĉefurbo, postulante nuligon de la reformo pri agrikulturo adoptita de la barata Parlamento ses monatojn antaŭe. Tiuj tri leĝoj devigas pli grandan liberalismigon de la agrikultura sektoro, kio timigas la terkultivistojn en la tuta lando.
Homa tajdo eniris Nov-Delhion, oriente de la urbo. Ili alvenas de la tuta nordo de Barato por trudi la registaron, ke ĝi nuligu sian reformon pri agrikulturo.
Arjun Tomar estas plantisto de sukerkano. Li venas de Utar-Pradeŝo: «Tiuj leĝoj ebligas al la privataj entreprenoj kontrakti kun la farmistoj dum sep jaroj ; do la entrepreno decidos, kion ni plantu. Tion ni ne volas!»
Stokado de cerealoj sen tempolimo
Tiu reformo permesas al la entreprenoj ankaŭ stokadi la cerealojn sen tempolimo, kion denuncas Tirpal Singh, stara sur remorko : «Ili aĉetos la tritikon, kiam la prezoj estos malaltaj kaj revendos ilin, kiam ili atingos la plej altajn. Ili faros profitojn, kaj ni restados malriĉaj. Dum la ses lastaj jaroj, miaj mongajnoj jam duoniĝis».
Post du monatoj da tendumado ĉirkaŭ Nov-Delhio, la decidemo de tiuj farmistoj ne malkreskis. Ĝi transformiĝis en energio el malespero.
Perfortoj okazis, kiam miloj inter ili rompis la policajn barojn por penetri ĝis la koro de la ĉefurbo.