Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 janvier 2021 1 11 /01 /janvier /2021 21:53
Bildo: kontraŭ la ekocida registaro

11/01/2021

Laŭ Unuiĝintaj Nacioj, Serbio spertas unu el la plej alta mortoprocento en Eŭropo pro aerpoluado, kun preskaŭ 6 500 antaŭtempaj mortoj ĉiujare.

En Beogrado, pluraj miloj da personoj manifestaciis pasintan dimanĉon por denunci tiun situacion kaj postuli aranĝojn. «Ni volas puran aeron por ni, niaj infanoj kaj gepatroj», eksplikis Milos Stankovic, unu el la manifestaciantoj. «La kvalito de la aero estas grava por ni ĉiuj», aldonis Vesna Mitric, alia manifestaciantino.

En la serba ĉefurbo, la poluadon kaŭzas la vojtrafiko, sed ankaŭ la hejt-metodoj uzataj de la loĝantoj. Dika toksa nebulo kovras Beogradon dum la vintraj monatoj, kiel eksplikas la spertulo pri medio de la fondaĵo RES, Aleksandar Macura: «Plimulte el la familioj posedas individuajn hejtilojn, kiuj utiligas karbon aŭ lignon. Tio estas grava fonto de ellasiĝo de primaraj partikloj. La elektro-centraloj en Serbio kaj en la tuta regiono estas la plej gravaj emisiantoj de sulfura dioksido en Eŭropo».

En tiu periodo de kronvirusa pandemio, la aerpoluado reprezentas plian minacon, ĉar ĝi pli damaĝas la spirsistemon.          

Multaj elementoj montras tiun ligon inter ambaŭ aferoj. Ju pli la kvalito de la aero estas malbona, des pli la efikoj de la pandemio de Covid-19 estas gravaj.

En Beogrado, la manifestaciantoj paŝis ĝis la sidejo de la registaro, kiu estas regule akuzata, ke ĝi ne sufiĉe agadas por limigi la poluadon. Sed la situacio ŝanĝiĝas, kiel substrekas Aleksandar Macura: «La premo de la publika opinio vere kreskas. La registaro komprenis finfine, ke tiu maltrankvilo ne malaperos».

La serba registaro ne ankoraŭ anoncis planon pri lukto kontraŭ la aerpoluado en la lando. Tio okazas, dum la aŭtoritatoj estas akuzataj, ke ili manipulis la datumojn, por malaltigi la sojlon de poluado konsideratan kiel danĝera.

Transiro al pli puraj fontoj de hejtado necesigos gravajn publikajn investojn – kaj tempon. Ĝis tiam, la serbaj civitanoj postulas tujajn aranĝojn.        

28/12/2018

Laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano, 600 000 infanoj mortas ĉiujare pro aerpoluado

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/12/lau-la-monda-organizajo-pri-sano-600-000-infanoj-mortas-ciujare-pro-aerpoluado.html

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }