22/01/2021
Bildo 2019: aborigena infano alparolis la Konsilion pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj admonis Aŭstralion ĉesigi enkarcerigon de dekjaraj infanoj.
Pasintan merkredon 20an de januaro, la komplikaj rilatoj inter Aŭstralio kaj la aborigena komunumo kuŝis sur la tablo de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj. Matene, kiel ĉiujn kvin jarojn, la Konsilio plenumis tion, kio estas nomita «universala perioda ekzameno» de la situacio pri Homaj rajtoj en Aŭstralio. Tiu momento estas kutime malagrabla al la reprezentantoj de la registaro en Kanbero, kritikita interalie pro la diskriminacioj suferitaj de la Aborigenoj, kiuj estas ege troreprezentataj ene de la karcera aŭstralia populacio.
Kial unu malliberulo el tri estas aborigena, dum ili reprezentas nur unu loĝanton el tridek en Aŭstralio ? Hodiaŭ tiaj demandoj stariĝas antaŭ la aŭstralia registaro, kies bilanco tiuteme apenaŭ progresis de post la lasta ekzameno, en 2015.
La aĝo de puna respondeco
Alia tikla temo, estas tiu de la aĝo de puna respondeco. Nun en Aŭstralio, ĝi estas fiksita je dekjaraĝa, kaj ne dekkvarjaraĝa, kiel UN rekomendis antaŭe. Pri tio denove, la Aborigenoj pagas la prezon de tiu politiko. Ili reprezentas inter 50 kaj 60% el la neplenaĝuloj enkarcerigitaj. La risko de malliberigo por la aborigenaj neplenaĝuloj estas dudekoble pli alta ol la cetero de la loĝantaro.
«Ŝtopi la breĉon»
Defende, Aŭstralio asertas, ke ĝi progresis koncerne aliajn dosierojn, ekzemple hejmaj perfortoj, aŭ laŭleĝigo de la samseksema edziĝo en 2017. Pri la aborigena demando tamen, la neegalecoj plu estas okulfrapaj. De post 2008, la registaro trudis al si serion da celoj kadre de programo nomita «Closing the Gap» «Ŝtopi la breĉon». En 2020, nur du celoj el dek ses estis atingitaj.
22/11/2017
Aŭstralio: la aborigenaj infanoj estas viktimoj de malhumanaj ekscesoj en malliberejoj