/image%2F0553642%2F20201223%2Fob_991a9f_10d5eabf27292e4f.jpg)
23/12/2020
La dungitoj de la Ŝtata strategia entrepreno KVARSYT, situanta ĉe la frontlinia zono de la regiono Donecko en Ukrainio, ne ricevas salajrojn kaj estas senigitaj je socialaj asekuroj de antaŭ pli ol tri jaroj. Post la komenciĝo de la milito Oriente de Ukrainio, la entrepreno perdis gravan merkaton de vendo. Nek la publika entrepreno "Ukroboronprom", de kiu la entrepreno dependas, nek la ukrainia registaro, nek la prezidento de Ukrainio provas serioze solvi la nunan situacion.
Nun, la totala sumo de la ŝuldo atingas pli ol 47 milionojn da hrivnoj (1,4 milionon da eŭroj) kaj kreskas ĉiumonate. La homoj estas devigataj labori senpage.
Kampanjo en Esperanto:
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=4673
/image%2F0553642%2F20201223%2Fob_885166_75248dc0d683e944c4a8937c257e6fff.png)
Retmesaĝo:
Ni alvokas la aŭtoritatojn de la Ukrainia Ŝtato, la Ŝtatan entreprenon "Ukroboronprom", la administracion de la entrepreno KVARSYT, trovi tuj rimedon por pagi al la laboristoj pli ol tri jarojn da nepagitaj salajroj kaj kotizoj de sociala asekuro.
La ukrainia konstitucio garantias al ĉiu laboristo pagon por lia laboro. Tiu rajto estu garantiata al la laboristo, sendepende de la registara politiko kaj la ekonomiaj rezultoj de la entrepreno. Krome, la Konvencio N°95 de la Internacia Organizaĵo de la Laboro pri protektado de la salajroj, ratifita antaŭlonge de Ukrainio, estas senkonteste malobservata.
Ni esprimas nian solidarecan subtenon al la Sindikato de la laboristoj de la konstruado kaj konstrumaterialoj de Ukrainio en ĝia longdaŭra lukto por akiri la pagon de la laboristoj de KVARSYT, de kio dependas la vivtenado de familioj ĉe la frontlina zono de Ukrainio.
/image%2F0553642%2F20201223%2Fob_c7ec18_profbudlogo.jpg)
kaj la sindikato de la laboristoj en la industrio de konstruado kaj konstrumaterialoj de Ukrainio (PROFBUD)