24/12/2020
27 jarojn da malliberejo, tio estas la puno decidita de la turkia justico kontraŭ Can Dündar. Tiu ĵurnalisto estas la eks-ĉefdirektoro de la opozicia ĵurnalo Cumhuriyet. Lia «krimo» estas, ke li publikigis en 2015 enketon, kiu asertis, ke la turkaj spionservoj liveris armilojn al islamismaj grupoj en Turkio. Turkio kondamnis lin pro helpo al terorisma grupo kaj spionado. Lia lando akuzas Can Dündar ankaŭ ke li alianciĝis al la predikanto Fethullah Gülen, eks-proksimulo de Erdoğan, kiu fariĝis lia plej grava malamiko, rifuĝinta en Usono.
Can Dündar rifuĝis en Germanio en 2016 post sia unua kondamno.
Li estis antaŭe enkarcerigita 90 tagojn kun kolego, antaŭ ol la turka konstitucia Kortumo permesis lian liberigon. Tio estigis furoron de la prezidento Erdoğan.
05/11/2016
Turkio: Aslı Erdoğan: « Urĝa alvoko! » « Acil çağrı! »
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/11/turkio-asli-erdogan-urga-alvoko-acil-cagri.html
28/11/2015
Turkio : mil manifestaciantoj kontraŭ enkarcerigo de du ĵurnalistoj