18/12/2020
Bildo: La «transitejo» de Röszke kaj Tompa estis efektivigita, post kiam Hungario starigis pikdratajn barilojn laŭlonge de sia landlimo kun Serbio kaj Kroatio, en 2015, dum la migradkrizo.
La justica kortumo de Eŭropa Unio opinias interalie, ke «limigi la aliron al la proceduro de internacia protektado» konsistigas «malobservadon de la eŭropa juro».
Ĵaŭdon 17an de decembro, Hungario estis kondamnita de la justica kortumo de Eŭropa Unio, ĉar ĝi malobservadis la eŭropan juron koncerne azilon, pro efektivigo de «tansitejoj» ĉe sia landlimo kun Serbio.
La kortumo opinias, ke «limigi la aliron al la proceduro de internacia protektado, senregule detenadi en la transitejoj petantojn al tiu protektado, kaj rekonduki al landlima areo la nacianojn de fremdaj landoj en neleĝa restado, sen respekti la garantiojn, kiuj ĉirkaŭas la proceduron pri reveno, konsistigas mankon al la juro de Eŭropa Unio», laŭ komunikaĵo.
«Transitejoj» efektivigitaj en 2015
La justica kortumo de EU postulis en majo liberigon de la azilpetantoj, kiuj troviĝas en la kampoj de tiuj transitejoj ĉe la landlimo kun Serbio opiniante, ke ili estis detenitaj sen valida kialo. Tio kondukis Hungarion evakui tiujn kontestitajn kampojn.
La «transitejoj» de Röszke kaj Tompa estis efektivigitaj, post kiam Hungario starigis pikdratajn barilojn laŭlonge de sia landlimo kun Serbio kaj Kroatio, en 2015, dum la migradkrizo.
/image%2F0553642%2F20201218%2Fob_279bd2_1b03b514855960c2f60d559a38ace6f6381846.png)
/image%2F0553642%2F20201218%2Fob_bb1b6f_image-0553642-20150618-ob-e2536f-hunga.jpg)