Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 décembre 2020 2 08 /12 /décembre /2020 17:12

08/12/2020

Enketo plenuminta post la atakoj en 2019 tamen konkludas, ke la atenco ne povus esti evitita.   

«Neniu kredinda rimedo ekzistis, kiu ebligus detekti ĝin, krom hazarde», konkludis mardon 8an de decembro, enket-raporto pri tiu tago de marto 2019, dum kiu aŭstralia blanka supereculo pafmortigis plenkonscie kvindek unu fidelulojn dum la vendreda preĝo en moskeoj de Christchurch, Nov-Zelando.

Kvankam la raporto konkludas, ke la atenco kontraŭ la moskeoj ne povus esti evitita, la Reĝa komisiono, kiu estas plej grava instanco laŭ la nov-zelanda leĝaro dotita pri esplorpovoj, tamen postulis radikalajn ŝanĝojn pri kontraŭ-terorismo responde al tiu masakro.

La 800-paĝa raporto mencias, interalie, ke la spionservoj koncentriĝis el «sentaŭga» maniero al radikala islamismo, neglektante la terorisman minacon reprezentatan de la dekstra ekstremismo. Li tamen ne konkludis de tio, ke la aŭtoritatoj povintus preventi tiujn atakojn emfazante, ke antaŭ la mortpafado la informoj «nekompletaj» kaj disponeblaj pri la teroristo ne sufiĉis por certiĝi, ke li prezentis minacon.

 

Jacinda Ardern salutis tiun raporton       

Jacinda Ardern, nov-zelanda ĉefministrino salutis tiun raporton kaj engaĝiĝis ekzameni ties 44 rekomendojn. Ŝi tamen memorigis, ke ŝia registaro jam luktis kontraŭ malrigorismo koncerne la leĝaron pri armiloj, elvokitan en la raporto, kiu ebligis al la teroristo amasigi veran arsenalon de milit-armiloj. «La komisiono ne konkludis, ke tiuj demandoj ebligus haltigi la atakon, sed temas tamen pri du mankoj, pri kiuj mi petas ekskuzon», ŝi deklaris.

Malpermeso de sturmfusiloj, kiel tiuj uzitaj de la pafinto de Christchurch, estis tuj decidita de la nov-zelandaj aŭtoritatoj. Programo de re-aĉeto de pafiloj finiĝis en decembro 2019. Ĝi ebligis al la polico reakiri pli ol 50 000 pafilojn. Tio estas relative grava nombro en tiu lando je 4,8 milionoj da loĝantoj, kutime pacemaj, ŝokitaj de la atakoj de Christchurch.

La teroristo estis kondamnita fine de aŭgusto al ĉiama enkarcerigo sen ebleco de kondiĉa liberigo, post lia agnosko pri kulpeco de 51 murdoj, 40 murdo-provoj kaj terorisma ago.              

La raporto pri tiu masakro, senprecedenca en la kriminala historio de Nov-Zelando devis esti finredaktita en decembro 2019. Ĝi estis unuatempe prokrastita pro la grandega kvanto de traktendaj aferoj, kaj poste de la kronvirusa pandemio. 

Gvidata de la juĝisto William Young kaj la eks-diplomatiistino Jacqui Caine, la komisiono pridemandis pli ol 400 personojn.

 

https://www.lemonde.fr/international/article/2020/12/08/attentat-de-christchurch-les-autorites-neozelandaises-ont-neglige-la-menace-representee-par-les-supremacistes-blancs_6062602_3210.html

https://www.youtube.com/watch?v=eJM6MBhXtjw

https://eo.wikipedia.org/wiki/Kristkirko

27/08/2020

La murdisto de Christchurch, kiu murdis 51 islamajn fidelulojn, estis kondamnita je enkarcerigo sen ebleco de liberigo

Pasintan aŭguston, la murdisto de la moskeoj de Christchurch, Brenton Tarrant, estis kondamnita je enkarcerigo sen ebleco de kondiĉa liberigo, ĉar li murdis 51 islamajn fidelulojn en 2019 en Nov-Zelando.     

La juĝisto Cameron Mander deklaris, ke malantaŭ la «fantazia» ideologio de S° Tarrant kaŝiĝas «profunda malamego», kiu kondukis lin ataki sendefendajn virojn, virinojn kaj infanojn. «Ja estas la rolo de la Kortumo firme forpuŝi tiom malamegajn malbonfaraĵojn», deklaris la juĝisto Cameron Mander eldirante tiun punon, senprecedencan en la juĝa historio de Nov-Zelando.  

La magistrato, kiu emfazis la tre pezan kontribuon pagitan de la nov-zelanda islama komunumo, asertis, ke la rolulo de la terura masakro tamen malsukcesis promocii ekstremdekstran ideologion. «Tio estas brutala kaj senkompata. Viaj agoj estis nehumanaj», deklaris la juĝisto.

La 15an de marto 2019, la aŭstralia blank-supereculo Brenton Tarrant pafmortigis trankviliĝe, en du moskeoj de tiu urbo sude de Nov-Zelando, 51 fidelulojn dum la vendreda preĝo, estigante ondon da indigno en la tuta mondo. Li agnoskis sian kulpon pri 51 murdoj, 40 murdo-provoj kaj terorisma ago.       

La prokuroro Mark Zarifeh opiniis, ke tiu masakro estas «senprecedenca en la krima historio de Nov-Zelando». «La krimo estis motivita de firma rasisma kaj ksenofobia ideologio (...) Li klare estas la plej terura murdisto, kion konis Nov-Zelando», li deklaris.

Laŭ S° Zarifeh, la porĉiama enkarcerigo estis «la sola taŭga puno» por S° Tarrant.

https://www.lalibre.be/international/oceanie/le-tueur-de-christchurch-qui-assassine-51-fideles-musulmans-condamne-a-la-prison-a-vie-5f473b9f7b50a677fb3442ef

https://www.youtube.com/watch?v=pjestxJanBQ

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }