Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 décembre 2020 5 04 /12 /décembre /2020 22:12

04/12/2020

Kondukitaj de la bangladeŝa polico, ili foriras al nova ekzilo. Bangladeŝo ja translokos milojn da rohinĝaj rifuĝintoj al insulo. La unuaj enveturiĝis en dudeko da busoj, direkte al la haveno de Ĉitagongo. Ilia fina celo estas la insulo Basan Ĉar, 52 kvadratajn kilometrojn. Ĝi situiĝas en la Bengala golfo kaj estas regule submetita al ciklonoj kaj inundoj. Estontece, Bangladeŝo volas transloki tien 100 000 rohinĝojn. Oficiale, ili ĉiuj estas  volontuloj, sed la rakontoj de la atestantoj kontraŭdiras tion:

«Ili devigis mian filon kaj ties familion foriri, lamentas virino. Certe, mi vidas lin por la lasta fojo».

«Ili batis mian fraton, rompis al li du aŭ tri dentojn, kaj kondukis lin ĉi tien, rakontas junulo. Mia frato ne volis iri al la insulo Basan Ĉar. Ili frapis lin kaj pasintan nokton kunportis ĉi tien ankaŭ miajn nevinojn kaj bofratinon». 

Tio estas kortuŝaj apartigoj por la familioj, kiuj jam travivis teruraĵojn: etna elpurigado plenuminta kontraŭ tiu islama malplimulto en Birmo fare de la armeo kaj de la budaismaj milicoj ; Masakroj en 2017, kiuj estigis alian amasan formigron ĝis apuda Bangladeŝo.

16/04/2020

Bangladeŝo sukuris 400 malsategajn Rohinĝojn, kiuj drivis en maro de antaŭ preskaŭ du monatoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/04/bangladeso-sukuris-400-malsategajn-rohingojn-kiuj-drivis-en-maro-de-antau-preskau-du-monatoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }