Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 décembre 2020 4 10 /12 /décembre /2020 22:54
AFP / Yasuyoshi CHIBA

10/12/2020

Bildo: Etiopia familio, kiu fuĝis konflikton en Tigrajo ripozas en improvizita ŝirmejo en Hamdayet, oriente de Libano, la 8an de decembro 2020. 

La nombro de rifuĝintoj kaj delokitoj en la mondo superis 80 milionojn meze de la jaro 2020. Tio estas rekordo, meze de pandemio de Covid-19, indikis merkredon Unuiĝintaj Nacioj. 

En komunikaĵo, la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj, Filippo Grandi bedaŭris, ke la mondo atingas «tiun gravan turnopunkton», kaj avertis, ke la situacio pligraviĝos se « la estroj de la mondo ne haltigas la militojn». «La internacia komunumo ne sukcesas antaŭgardi la pacon», li diris substrekante, ke la trudataj delokitoj duobliĝis dum la lasta jardeko.

Komence de la jaro, la nombro de personoj, kiuj estis truditaj forlasi siajn hejmojn pro persekutoj, konfliktoj kaj malobservadoj pri Homaj rajtoj, atingis 79,5 milionojn, kaj tiu nombro superis 80 milionojn meze de 2020, laŭ raporto de la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj (AKR). Tiu nombro de 79,5 milionoj inkluzivas 45,7 milionojn da delokitoj en sia propra lando, kaj 4,2 milionojn da azilpetantoj.   

«La nunaj kaj la novaj konfliktoj kaj la nova kronviruso havis katastrofajn konsekvencojn al ilia vivo en 2020», indikis la AKR en komunikaĵo.

Malgraŭ la urĝa alvoko lanĉita en marto fare de la ĝenerala sekretario de UN favore al tutmonda batalhaltigo dum pandemio, konfliktoj kaj persekutoj daŭras, bedaŭras la UN-agentejo. La perfortoj en Sirio, en Demokratia Respubliko Kongo, en Mozambiko, en Somalio kaj Jemeno estigis novajn delokojn dum la unua jarduono. Novaj  gravaj delokoj ankaŭ estis registritaj en la regiono de centra Sahelo en Afriko, kie civiluloj estas submetataj al terura perforto, interalie seksperfortoj kaj ekzekutoj, laŭ la AKR.   

La raporto ankaŭ substrekas, ke kelkaj aranĝoj efektivigitaj por bremsi la disvastiĝon de la Covid-19-malsano malfaciligis la aliron de la rifuĝintoj al sekureco. Dum la plej impona ondo de la pandemio en aprilo, 168 landoj tute aŭ parte fermis siajn limojn, inkluzive por la azilpetantoj por 90 landoj. De tiam, kun la subteno kaj ekspertizo de la AKR, 111 landoj trovis solvon por garantii sian azilsistemon jen tute, jen parte uzeblan, samtempe prigardante, ke la necesaj aranĝoj estu prenitaj por bremsi la disvastiĝon de la viruso. Malgraŭ tiuj aranĝoj, la novaj azilpetoj malpiiĝis je triono kompare kun la sama periodo en 2019.

https://www.lorientlejour.com/redir/1244155

https://www.youtube.com/watch?v=tY7WWD6tCAM

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }