Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 décembre 2020 2 15 /12 /décembre /2020 22:10

15/12/2020

Laŭ nova raporto, preskaŭ duon-miliono da Ujguroj estas submetitaj al trudlaboro por la kotonrikolto en Ŝjinĝjiango.

Pli ol 500 000 Ujguroj estas truditaj pluki kotonon en Ŝjinĝjiango, laŭ la rezultoj de esploro, raportita de la brita ĵurnalo The Guardian la 15an de decembro. Tiu raporto, dissendita de la Center for Global Policy, estis redaktita de Adrian Zenz, germana esploristo jam origine de la malkaŝoj koncerne la koncentrejojn en la Memstara Regiono Ŝjinĝjiango (MRŜ) kaj pri la politikoj de trudita loĝantarplanado, inkluzive de steriligoj, devigataj al la ujguraj virinoj.

Pli ol 20% el la kotono produktata en la mondo devenas de MRŜ, kio reprezentas 84% el la kotono produktata en Ĉinio. Laŭ la raporto, tiu ĉina kotono estas produktata de ujguroj aŭ aliaj islamaj malplimultoj de la MRŜ, en kondiĉo de malobservado de Homaj rajtoj,.      

Tiuj malkaŝoj intervenas, dum la "Internacia Punkortumo" (IPK) sin deklaris nekompetenta la 14an de decembro por juĝi la akuzojn de krimoj kontraŭ la homaro kaj genocido, subtenataj de la ekzilitaj ujguroj, ĉar Ĉinio ne subskribis la Traktaton de Romo, kiu starigis la IPK.

 

Tansloko de loĝantaro kaj lukto kontraŭ malriĉeco

La nova raporto de Adrien Zenz mencias, ke la ĉina registaro baziĝas sur la programoj de tansloko de loĝantaro, kiu oficiale celas lukton kontraŭ malriĉeco por provizi centojn da miloj da laboristoj al la industrioj.  

En la sudaj areoj de la MRŜ, kie la kotono plu estas plukita permane, la importoj de laboristoj el la aliaj provincoj de Ĉinio forte malkreskis, dum la internaj moviĝoj al la MRŜ kreskis, substrekas la raporto.

Eĉ antaŭ la publikigo de tiu raporto, Usono jam devigis striktigojn al la importoj de kotono produktata de la "Korpuso de produktado kaj konstruado de Ŝjinĝjiango", paramilita organismo giganta, kiu produktas trionon el la kotono de la MRŜ.

24/07/2020

Homaj rajtoj: Trudlaboro de la Ujguroj: la modindustio estas akuzata pri «kompliceco»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/07/homaj-rajtoj-trudlaboro-de-la-ujguroj-la-modindustio-estas-akuzata-pri-kompliceco.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }