/image%2F0553642%2F20201205%2Fob_20a2b1_jani2.png)
05/12/2020
Jani Silva dediĉis sian vivon al la defendo de la medio kaj kamparanoj de Putumajo, sude de Kolombio. Kun la "Asocio por plena kaj daŭripova disvolviĝo de la Perla Amazónica" (ADISPA), ŝi luktas kontraŭ nafto-ekstraktado, akaparado de teroj kaj senarbarigo. Jani aktivas ankaŭ por efektivigo de la pacakordoj subskribitaj en 2016. Pro ties aktivecoj ni eksciis, ke armita grupo ellaboris planon celantan murdi ŝin. En aprilo, pluraj pafoj okazis apud ŝia domo.
Kolombio estas unu el la plej danĝeraj landoj de la mondo por la defendantoj de la homaj rajtoj. De post 2016, pluraj centoj da ili jam estis murditaj en preskaŭ totala nepuniteco.
«Ni ne lasu nin venki de la timo», deklaris Jani Silva.
Ni petas de nia ministro pri Internaj aferoj de Kolombio, S-ino Arango, ke ŝi protektu Jani Silva-n kaj ĉiujn membrojn de la asocio ADISPA tiamaniere, ke ili povu defendi libere kaj en plena sekureco la homajn rajtojn kaj medion.
/image%2F0553642%2F20201205%2Fob_edf3a5_colombia-deps-putumayo-svg.png)
Petskibo en la franca:
en la angla:
https://www.thepetitionsite.com/fr-fr/takeaction/769/604/401/
https://www.youtube.com/watch?v=cqEVdcTY7oI
en la hispana :
https://amnistia.org.ar/escribeporlosderechos/p/3/jani-silva