Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 décembre 2020 7 06 /12 /décembre /2020 22:18

06/12/2020

Bildo: Ni postulas kompenson por ĉiuj ĉi damaĝoj kaŭzitaj al nia sano fare de la poluado devenante de la industrio. 

Situanta en la ŝtato Maranjo, nord-okcidente de Brazilo, Piquiá de Baixo estas komunumo de 1 100 loĝantoj deciditaj akiri respekton de siaj rajtoj. De pli ol 30 jaroj, ĝi suferas poluadon kaŭzitan de gigantaj firmaoj de la minindustrio aŭ ŝtalproduktado.

Kelkaj el tiuj entreprenoj instaliĝis kelkajn metrojn for de iliaj domoj kaj de ilia komunumo, poluante l’ aeron kaj la ĉirkaŭajn naturajn resursojn. Vivoj estas minacitaj kaj trankvilo perturbata en preskaŭ ĝenerala indiferenteco.  

Ĉiutage, tiuj entreprenoj poluadas l’ aeron kaj la naturajn resursojn.

Ĉiutage, ili endanĝerigas la sanon kaj la trankvilon de la loĝantoj de Piquiá de Baixo, piedpremante la homajn rajtojn de la komunumo en preskaŭ ĝenerala indiferenteco. Tiu situacio instigis la NeRegistaran Organizaĵon IFHR (Internacia Federacio por Homaj Rajtoj) agadi.

Kun la franca agentejo Babel, la NRO proponis nekutiman inviton al la industriistoj kaj al la politikuloj, komplicoj de tiu senagado. Ili invitis ilin en  Piquiá de Baixo por manĝi kun la loĝantaro en aparta medio kaj nealloga menuo (video).

Bela iniciativo por konsciigi pri 3 jardekoj da sufero kaj postuli konkretajn agojn : kiel engaĝiĝo de la industriistoj reloki la komunumon, aŭ devigi ilin konformiĝi al la normoj koncerne la mediajn permesilojn. Por subteni la lukton de Piquiá de Baixo, vi povas subskribi la peticion alklakante ĉi tien:

https://www.change.org/p/vale-sauvez-la-communaut%C3%A9-de-piquia-de-baixo

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }