19/12/2020
Ĝi estas unu el la plej mortigaj marveturadoj, kaj tamen la boatoj de migrantoj senĉese alvenas. La Kanariaj Insuloj, pordo al Eŭropo, akceptis preskaŭ 20 000 personojn de post la jarkomenciĝo, dekoble pli ol en 2019. En la haveno Arguineguín, multnombraj personoj serĉas siajn proksimulojn, kiuj same marveturadis. Mohamed serĉas sian fraton, kiu alvenis kelkajn tagojn antaŭe sur la ĉefa insulo, por preni lin kun si.
«Li venis ĉi tien por la sama kialo ol mi, li deziras pli bonan estontecon kaj perlabori sian vivon. Tute certe, li ne venis por la plezuro! Ĉar veni tiamaniere per platboato, kaj kun maro tia estas ege malfacila. Mia frato preskaŭ mortis dufoje. Tio estas malfacile esprimebla sed tio estas parto de nia vivo. Vivon ja ni riskas, sed ni havas nenion plu por perdi», eksplikas Mohamed Zituni.
La ŝipirado estas ege peniga. Post ilia alveno sur la arkipelago, multaj migrantoj bezonas kuracadon. Yaku estis vundita ĉe la brako dum la vojaĝo. Li estis hospitaligita. «La akvo enboatiĝis, kaj la akvo vundis al mi la brakon. Kelkaj aliaj estis vunditaj en la boato pro la akvo», rakontas la juna Maliano.
Ĉar la aŭtoritatoj estas superŝutitaj pro la situacio, la streĉoj kreskis en la arkipelago: multaj komercistoj esprimis sian incitiĝon.
Laŭ tiu asocia aktivulo, tio nutradas kelkfoje rasismon: «Ni volas denunci la kreskadon de rasismo, kiu okazas sur la Kanariaj Insuloj. Tio estas plimulte imputata al la fakto, ke la politikuloj ne sukcesis solvi la migradkrizon, kaj ĉar la amaskomunikiloj dissendis rasisman mesaĝon, akuzante la migrantojn anstataŭ fronti la kernon de la problemo», asertas Víctor Peinado, aktivulo ĉe la "kontraufaŝisma kolektivo de Granda Kanario". La kerno de la problemo, estas tiu alveno de platboatoj, tiuj malfortikaj boatoj, kiuj ne ĉiuj sukcesas atingi sian celon. Ĝis kiam?
/image%2F0553642%2F20201219%2Fob_3d7e03_feloche-canary-islands-map-1024x568.jpg)
/image%2F0553642%2F20201219%2Fob_b537bb_image-0553642-20201102-ob-5324c7-kanar.jpg)