Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 décembre 2020 2 29 /12 /décembre /2020 22:14

29/12/2020

En Honduro denove, defendanto de la medio kaj de la indiĝenaj rajtoj estis murdita ĉi-semajnfine en sia hejmo. Sume, almenaŭ 29 ekologiismaj aktivuloj estis mortigitaj en tiu latinamerika lando de post 2015.

Felix Vasquez estis membro de la etno Lenkoj, same kiel Berta Caceres, alia ekologiisma aktivulino mortigita en 2016. Same kiel ŝi, la sepdekjaraĝulo luktis por la indiĝenaj rajtoj en Honduro : rajtoj pri bazaj publikaj servoj, rajtoj al la tero kaj akvo. Tiujn lastajn jarojn, li kontraŭis interalie hidroelektrajn projektojn, kiuj estis permesitaj sen konsulto de la loĝantoj. Lia lukto ĝenis.

En 2017, Felix Vasquez jam plendis pro politika persekuto. Li sin deklaris viktimo de minacoj, de konstantaj persekutoj fare de soldatoj, policistoj kaj ankaŭ de paramilitistoj, kiuj garantias la interesojn de la grandaj terproprietuloj kaj mingrupoj en la departemento La-pazo, nord-okcidente de la ĉefurbo Tegucigalpo. 

La hondura Ŝtato estas akuzata 

Ĉi tie vivis tiu medidefendanto. Dum la nokto de sabato 26a ĝis dimanĉo 27a de decembro, pluraj kapuĉitaj viroj entrudiĝis en lian hejmon kaj pafmortigis lin antaŭ lia familio. Kelkaj denuncas la kulpecon de la hondura Ŝtato, kiel la "Koalicio kontraŭ nepuniteco". La organizaĵo akuzas la aŭtoritatojn, ke ĝi nenion faris por protekti Felix Vasquez, kiu kandidatis ĉe la deputitaj balotoj, kiuj okazos venontan novembron.

Same kiel pluraj lokaj organizaĵoj pri defendo de Homaj rajtoj, la indiĝena gvidisto Salvador Zuñiga, devenanta de la sama etno kaj edzo de Berta Caceres, denuncas la kulpecon de la hondura Ŝtato.

«Estas malfacile fronti tiujn fortegajn potencojn, kiuj trudas al ni ekonomian modelon bazitan sur amasa ekspluatado de la naturaj resursoj kaj minindustrioj, kun subteno de la armeo», li eksplikas. «Estas malfacile fronti registaron estritan de krimaj grupoj ligitaj al la drogŝakrado. La nomo de nia kamarado Felix Vasquez aldoniĝas al la longega listo de personoj murditaj fare de la armeo, de la reĝimo kaj paramilitistaj grupoj».    

Salvador Zuñiga memorigas, ke la murdo de Felix Vasquez sekvas grandan batalon por eviti, «ke la ligno-ekspluatistoj ligitaj al tiu ekstraktivisma modelo, al la hidraŭlikaj baraĵoj truditaj de tiu malbona registaro, daŭre detruadu la arbaron. Fronte al la mobilizado de la popolo Lenkoj en la departemento La-Pazo, ili volis fari ekzemplon». 

05/12/2019

Honduro: de 30 ĝis 50 jaroj da malliberejo pro la murdo de la ekologiistino Berta Caceres

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/12/honduro-de-30-gis-50-jaroj-da-malliberejo-pro-la-murdo-de-la-ekologiistino-berta-caceres.html

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }